Deogar | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo • setlejo • municipal corporation in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 814113 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 203 116 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 603 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 29′ N, 86° 42′ O (mapo)24.4886.7Koordinatoj: 24° 29′ N, 86° 42′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 254 m [+] | ||
Areo | 337 km² (33 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Deoghar [+] | |||
Deogar, aŭ Devagar, hindie देवघर estas urbego en nordorienta Barato, same en nordorienta parto de subŝtato Ĝarkando, en la samnoma distrikto Deogar, kie ĝi estas ties sidejo. Ĝi estas grava pilgrima centro por hinduoj, kvazaŭ kultura ĉefurbo de Ĝarkando. Deogar estas didomo por Ŝivao.
Etimologio
Deogar estas hinda vorto kun signifo de "loĝejo de la dioj kaj diinoj". Tiu loknomo havas 14-an jarcentan originon, en la pli fruaj tekstoj ĝi estis "Bajdyanat Dam", "Baba Dam" aŭ "B. Deogar”.
Demografio
En 2011 Deogar havis 203 123 da loĝantoj kun legopovo 86%, pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
Deogar situas sur muntetoj kaj malaltaj montoj laŭ averaĝa alteco de 255 m super la marnivelo. Dhanbad troviĝas 82, Bagalpur 88, Asansol 93, Lakhisaraj 97, Gaja (Barato) 174, subŝtata ĉefurbo Ranĉio 187, Kolkato 274, tutlanda ĉefurbo Delhio 1048, Mumbajo 1558 kilometrojn (aere) .
Historio
Origino de Deogar venis el la antikvaj tempoj kiel sankta loko. Nuntempe ĉiujare inter julio kaj aŭgusto en Deogar proksimume 8 milionoj da fervoruloj venas el Hindio alportante benitan akvon de diversaj areoj de Gango.
Ekonomio
La ekonomio de Deogar konsistas plejparte el la religia turismo. La industrio konsistas el informadiko, oleindustrio, servoj kaj agrikulturo.
Lingvoj
La oficialaj lingvoj en Deogar estas la hindia kaj en:khortha language, dum estas uzata ankaŭ lingvoj en:angika kaj santala lingvo.
Eduko
En Deogar la plej altnivela eduko okazas en altlernejoj kaj institutoj.
Religio
La hinduismo estas la primara religio en Deogar kun 94%. La kristanismo estas la dua plej grava religio kun 2,7%, fine islamanoj 2,2%.
Klimato
En Deogar jare pluvas meze po 1175 mm. Precipe dum la musono pluvas.
Trafiko
Deogar havas 2 fervojajn stacidomojn kaj el pluraj direktoj venas trajnoj. 5 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. Loke enlanda flughaveno funkcias.
Vidindaĵoj
- diversaj preĝejoj, precipe hinduaj; la templo por Ŝivao havas piramidan turon, 72 futojn altan
- nacia parko proksime
- infana amuzejo
Fontoj
- WikiTrans