
Dentisto (ĉ. 1920)

Dentrompisto (ĉ. 1568)
Dentisto estas profesio en la dentkuracado. La okupa kampo etendiĝas je prevento, diagnozo kaj terapio de dento-, buŝo- kaj makzelomalsanoj. La unuaj dentistoj jam praktikis en la 5-a jarcento a.K.. La faklibro „Le chirurgien dentiste“ (La dentkirurgo) de la franco Pierre Fauchard establis en la jaro 1728 la modernan dentkuracadon. Antaŭe barbiroj kuracis pacientojn kaj eltiris dentojn. Ili havis uzeblajn instrumentojn kiel leviloj, kudriloj, tondiloj kaj klingoj kaj povis purigi ilin en daŭre disponebla sapakvo.

Dentistoj kuracantaj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.