Demjansk | |||
ruse: Демянск | |||
urbotipa loĝloko | |||
![]() La strato de 25 de oktobro, Demjansk | |||
|
|||
labora loĝloko de Rusio | |||
---|---|---|---|
Lando | ![]() | ||
Regiono | Novgoroda provinco | ||
Distrikto | Demjanskij | ||
Koordinatoj | 57° 39′ 00″ N 32° 28′ 00″ O / 57.65000 °N, 32.46667 °O (mapo) | ||
Loĝantaro | 4 211 (2020) | ||
Unua skriba mencio | 1406 | ||
Horzono | UTC+03 | ||
Poŝtkodo | 175310 | ||
Tel. prefikso | +7 81651 | ||
OKATO | 49212551000 | ||
| |||
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la setlejo | |||
Demjansk estas urbotipa loĝloko en la Novgoroda provinco, Rusio; la administra centro de la distrikto Demjanskij.
Geografio
Demjansk troviĝas sude en la provinco, je 181 km sud-oriente de la Novgorodo. La setlejo situas sur la bordo de la rivereto Javonj. En la setlejo en 2020 loĝis 4211 homoj.[1]
Klimato
En Demjansk la averaĝa temperaturo de januaro estas −9 °C, la averaĝa temperaturo de julio estas +17 °C. La maksimuma temperaturo, registrita en Demjansk, estas +36 °C, la minimuma — −50 °C. Senfrosta parto de jaro averaĝe daŭris dum 120—130 tagoj.[2]
Historio
La unuan skriban mencion de Demjansk oni atribuas al la jaro 1406-a. En la "Listo de rusjaj [3] urboj foraj kaj proksimaj'" ĝi estis menciita kiel Дѣмяна. (Estas la geografia aldono al multaj rusjaj kronikoj; la vorto gorod (город), kiun el la moderna rusa lingvo oni tradukas kiel urbo, tiam povas signifi fortikaĵon).[4] En 2006 oni festas la 600-jariĝon de Demjansk.
La 7-an de aŭgusto[jul.]/ 19-an de aŭgusto 1824[greg.] la vilaĝo Demjansk ricevis urban statuson kaj fariĝis administra centro de ujezdo. La 5-an de septembro 1927 Demjansk perdis sian statuson kaj denove fariĝis vilaĝo. La 28-an de decembro 1960 Demjansk ricevis statuson de urbotipa loĝloko.[5]
Vidindaĵoj
Je 8 km de Demjansk situas remparburgo, nomata "Princina (Knjaĵna) monto" (ruse Княжна гора, Knjaĵna gora). Unue homoj tie enloĝiĝis en la fino de la 1-a jarmilo a.K., kaj loĝis tie ĝis la 10-a jarcento p.K.[6]
Referencoj
![](../I/%D0%9A%D0%BD%D1%8F%D0%B6%D0%BD%D0%B0_%D0%B3%D0%BE%D1%80%D0%B0.jpg.webp)
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-18.
- ↑ Акимов В. Ф., Акимова Г. Н.. (2002) Физическая география Демянского района: Пособие (ruse). Великий Новгород: НРЦРО.
- ↑ Rusjo, ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro Arkivigite je 2020-12-09 per la retarkivo Wayback Machine de Volodimir Pacjurko
- ↑ Тихомиров, М. Н. Список русских городов дальних и ближних // Исторические записки. — Moskvo., 1952. T. 40. p. 214—259.
- ↑ (2009) С. Д. Трифонов, Т. Б. Чуйкова Л. В. Федина, А. Э. Дубоносова: Административно-территориальное деление Новгородской губернии и области 1727—1995 гг. Справочник (pdf) (ruse), Sankt-Peterburgo: Комитет культуры, туризма и архивного дела Новгородской области; Государственный архив Новгородской области.
- ↑ История района (Historio de la distrikto) (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Demjansk. Arkivita el la originalo je 2021-01-17. Alirita 2021-02-22.
|