Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo Sano
Stigmo Kuoppo
Heto Sampio
Ŝo

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj

Delto (majuskle Δ, minuskle δ, greke Δέλτα) estas la kvara litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj nombroj ĝi valoras kvar. Ĝi devenas de la fenica daleto (Daleto). Literoj devenantaj de delto estas la latina D aŭ d kaj la cirila Д aŭ д (respektive majuskle kaj minuskle).

En novgreka lingvo ĝi prezentas voĉitan dentan frikativon sed en la antikva greka lingvo lingvo ĝi prezentis voĉitan dentan plozivon /d̪/.

Riverdelto estas tiel nomata ĉar ĝia formo aproksimas la majusklan literon delto.

La majuskla litero Δ estadas uzata kiel simbolo por:

  • La diferencoperatoro, efikanta ŝanĝi aŭ diferenco inter matematikaj valoroj:
= la averaĝa ŝanĝo de y por unuo de x.
  • Ĉiu el la barjonoj - deltaj partikloj en partikla fiziko.
  • La determinanto de la matrico de koeficientoj de aro de linearaj ekvacioj (vidi en regulo de Cramer)
  • En juro, ĝi prezentas akuziton.
  • En la financaj merkatoj, ĝi estas unu el la grekoj kiu priskribas la kurzon de ŝanĝo de alternativa prezo por donita ŝanĝo en la suba etalono.
  • En genetiko, ĝi povas stari por gena forigo, ekzemple la CCR5-Δ32 estas forigo de la CCR5 je la 32-a segmento

La minuskla litero δ estadas uzata kiel simbolo por:

  • Infinitezima ŝanĝo (diferencialo de valoro de variablo).
  • Helpa funkcio en kalkulo uzata por rigore difini la limigon aŭ kontunuecon de donita funkcio.
  • La delto de Kronecker en matematiko
  • La diraka delta funkcio en matematiko
  • La traira funkcio en aŭtomatoj (finiaj stataj maŝinoj).
  • Dekliniĝo en inĝenierada mekaniko
  • La kemia ŝovo de nuklea magneta resonado en kemio
  • La relativa elektronegativeco de malsamaj atomoj en molekulo, δ estante pli elektronegativa ol δ+

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.