Dekoracio laŭ PIV estas tuto de la aferoj, kiujn oni artisme aranĝas, por doni pli belan aspekton al konstruo aŭ loko.

Tiele ĝi povas esti:

  • Ornamo en arkitekturo
  • Ornamo ĝenerale
  • Ornamo en muziko, kiel persona aldonaĵo al la partituro, nome fioritura, laŭ la itala origina termino
  • Iu elemento en arkitekturo nestruktura
  • Duaranga elemento en pentrartoskulptarto
  • La efemera arkitekturo
  • La ornamarto: mebloj, internoj, ceramiko, juvelarto ktp.
  • Enluminuro
  • La 1925-stilo
  • La metio de dekoraciisto
  • La dekoracio aŭ ornamado de internaĵoj
  • La aranĝado de montrofenestroj
  • La dekoracio en teatro, pentritaj toloj aŭ paneloj, prezentantaj la lokon, kie okazas teatra sceno. Laŭ Francisko Azorín dekori estas Beligi tutaĵon per la artaj kvalitoj de ĝiaj partoj.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina decorare. Li aldonas teknikajn terminojn ĉefe por dekorado kaj dekoracio, nome Pentrita tolo aŭ kartono prezentanta domon, pejzaĝon, k.c., en teatra sceno. Bela aranĝo de ĝardeno, urbo, konstruaĵo, kaj dekoraciisto kaj dekoracipentristo.[2]
  • Ordenoj, medaloj

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 47.
  2. Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.