Dekopono (japane デコポン dekopon) estas sensema kaj dolĉa oranĝeca frukto, kun dika, facile deŝirebla ŝelo. Ĝi estas hibrida ido de la hibridoj "Kiyomi" (Citrus unshiu × sinensis) kaj "Ponkan" (C. poonensis = C. reticulata × grandis). La termino デコポン origine estis varmarko de la agrikultura firmao ĝin kreinta; nun diversaj firmaoj uzas la vorton pagante tantiemon. La nekomerca nomo en la japana estas 不知火 ŝiranuhi. En aliaj landoj la frukto, rimarkinda pro sia dolĉega gusto, grandeco, kaj supra tubero ĉe la pedunklo, havas aliajn nomojn, ekzemple en Brazilo Kinsei, en Koreio hallabong (한라봉), kaj en Usono Sumo.
Fonto
La artikolo estas bazita sur la artikolo "Dekopon", "Kiyomi", "Ponkan", kaj "Pomelo" en la anglalingva Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.