Dekoktado estas procezo de kuirado aŭ farmakologio, kiu signifas longe kuiri per bolado en akvo vegetaĵojn aŭ alian solidon por solvi ties solveblajn substancojn.
En kuirado, oni povas dekokti por fari saŭcon, buljonon, aŭ alian ĉefe likvan manĝaĵon el solida manĝaĵo. Ankaŭ oni povas dekokti spicon por fari ekstrakton.
En la farmakologia senco, dekoktado estas metodo por ekstrakti akvo-solveblan medikamenton, eble tizano.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.