Dekatlono
sporta fako
kombinita atletika evento dekopo
Fakoj
100-metra kurado longosalto globoĵeto altosalto 400-metra kuro Barierkuro diskoĵetado stanga altsalto lancoĵeto 1500-metra kuro
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
studentaj atletoj konkursantaj pri dekatlono en la Usona Atletika Ĉampionado de 2009 en Fayetteville, Arkansaso, Usono.

Dekatlono estas konkurso de 10 atletikaj sportoj. La nomo devenas de la grekaj vorteroj δέκα [déka] (dek) kaj ἄθλος [athlos] (konkurso) respektive ἄθλον [athlon] (heroa ago). Konkursanton de dekatlono eblas neologisme nomi dekatleto, kvankam tiu vorto ne oftas en Esperanto kaj prefere por simpla kompreno evitindas.

Laŭ la stato de somero 2012 dekatlono estas tradicie vira konkurso, virinaj atletoj kutime konkursas pri heptatlono (konkurso de 7 atletikaj sportoj), kvankam malmultaj ĉampionadoj ankaŭ jam ofertis dekatlonan konkurson pri virinoj.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.