Dekano estas ĉefprofesoro de fakultato en altlernejo aŭ universitato. Dekaneco estas pli alta posteno ol profesoreco kaj pli malalta ol rektoreco. La daŭro de dekaneco kaj la povoj ligitaj al ĝi varias de lando al lando, laŭ la lokaj leĝoj.
Historio
La dekaneco ekzistas ekde la mezepoko, kiam komence dekano aŭ preposto gvidis eklezio-fonditajn edukejojn. Nuntempe ĝi gvidas apartajn fakultatojn en la universitato, altlernejo. Ĝi estas elektita/proponita de faka konsilio (ekz. de jura, ekonomia, medicina ktp. fako). Plej ofte la administran laboron, komunikadojn de la dekano helpas aparta Oficejo de Dekano. La dekano reprezentas la fakultaton, ties intereson.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.