Dejono | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Eolo (praulo) |
Patrino | Enareto |
Edzo/Edzino | Diomede |
Infanoj | Actor • Phylacus • Kefalo • Asterodeia • Aenetus • Philonis |
Dejono aŭ Deiono (helene Δηίων aŭ Δηιονεύς, latine Deion) estis en la helena mitologio unu el ok filoj de Eolo kaj de lia edzino Enareto. Lia avo estis Heleno, prapatro de ĉiuj grekoj. Dejono estis reĝo en Fokido. Li edziĝis al Diomedo, filino de Ksuto. Kun ŝi li havis infanojn Asteropeon, Eneton, Aktoron, Filakon kaj Kefalon. Laŭ tiu lasta estas nomata Kefalonio.
Liaj fratoj estis:
- Kreteo, kiu fondis la urbon Jolkon
- Sizifo, kiu fondis la urbon Korinton
- Salmoneo, kiu fondis la urbon Salmonon
- Magno, kiu regis en Magnesio
- Atamanto, kiu regis en Orĥomeno
- Periero, kiu regis en Mesenio
Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Deión kaj de
de:Deion (Sohn des Aiolos)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.