Defendo de Vilno – militaj operacioj de militfortoj en la tagoj de la 18-a ĝis la 19-a de septembro 1939 dum la sovetia invado en Pollandon, ligitaj al defendo de la urbo antaŭ Ruĝa Armeo. Rezulto de la pakto Ribbentrop-Molotov.
Genezo
Vilno antaŭ la Dua Mondmilito estis unu el la la plej fortaj militistaj centroj en nord-orienta parto de Pollando kaj la sesa laŭ grandeco urbo de Pollando. Organize la urbo apartenis al komandejo kun la sidejo en Grodno, fronte de kiu staris brigada generalo. Post la germana invado en Pollandon militistaj unuoj laŭ mobilizaj planoj forlasis la urbon. Post eksplodo de la milito komandejo de Fortikaĵa Areo „Wilno” entreprenis laboron ligitan al defendo de la urbo. Antaŭtage de la soveta atako troviĝis ĉirkaŭ 14 mil soldatoj kaj volontuloj, sed nur ĉirkaŭ 6,5 mil estis armitaj. La 18-an de septembro matene formiĝis studenta bataliono. Entute estis ĉirkaŭ 10 batalionoj kun 14-16 kanonoj kaj dekkelkaj maŝinpafiloj.
Bataloj
La 18-an de septembro komandanto de Belorusa Fronto ordonis konkeri Vilnon pere de 2 batalgrupoj el la 3-a kaj 11-a armeoj. Tamen pro granda distanco de la grupoj (ĉ. 80 km), malfacilaĵoj kun brulmterialo por tankoj kaj veturiloj la termino estis ŝanĝita por mateno de la 19-a de septembro. La soveta flanko perdis dum la bataloj – laŭ propraj fontoj – 13 mortigitaj kaj 24 vunditaj soldatoj kaj oficiroj, 5 tankoj BT-7 detruitaj kaj 1 kirasita aŭtomobilo kun 3 damaĝitaj. Plej verŝajne la perdoj de rusoj estis pli grandaj.
Resumo
La pola flanko ne utiligis plene eblecojn de la defendo. Mankis dinamika komandado, kiu permesus defendi sin dum kelkaj tagoj. Aliflanke la sovetaj fortoj estis tiom potencaj, ke la defendo povus havi nur simbolan karakteron, kiel la posta defendo de Grodno.