Dedinky | |
hungare: Imrikfalva, germane: Dörfel in der Zips | |
municipo | |
Rezervujo Palcmanská Maša kaj municipo Dedinky en fono | |
Oficiala nomo: Dedinky | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Košice |
Distrikto | Rožňava |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Gemer |
Montaro | Slovaka paradizo |
Rivero | Palcmanská Maša rezervujo |
Situo | Dedinky |
- alteco | 795 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 52′ 02″ N 20° 22′ 54″ O / 48.86722 °N, 20.38167 °O (mapo) |
Areo | 4,0 km² (400 ha) |
Loĝantaro | 293 (31.12.2010) |
Denseco | 73,25 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1380 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 049 73 |
Telefona antaŭkodo | +421-58 |
Aŭtokodoj | RV |
NUTS | 525618 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Dedinky | |
Retpaĝo: dedinky.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Dedinky (dedinki), (hungare Imrikfalva) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. La historiaj nomoj estis hungare Imrichfalu, slovake Imrichovce.
Situo
Dedinky situas flanke de monto 1121 m alta, laŭ akvorezervujo, fervojo Brezno-Gelnica preteriras. Rožňava troviĝas 32 km.
Historio
Setlejo Kisistvánd estis unue menciita en la jaro 1412 en formo "Istvanfalva". La fondintoj estis ministoj, kiuj minis feron. En 1787 oni komputis tie 16 domojn kaj 165 homojn, en 1828 26 domojn kaj 190 homojn. Apuda vilaĝo Imrikfalva aperis unuafoje en 1787. Tiam oni komputis tie 25 domojn kaj 216 homojn, en 1828 25 domojn kaj 187 homojn. En 1872 pro incendio 9 domoj bruldetruiĝis. En 1910 loĝis en ambaŭ vilaĝoj plejparte slovakoj. Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Nová Ves, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1933 la komunumoj unuiĝis, kiu ricevis novan nomon Dedinky. En 2001 loĝis en Dedinky 434 da homoj, (escepte po 1 hungaron kaj ĉeĥon ĉiuj slovakoj). Nuntempe ankaŭ feriejo formiĝis, vintre oni skiadas.
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka kaj klasikisma preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Maria de 1835
- akvorezervujo kun akvoenergia centralo