Dektodecimo (laŭ la lat. decimus: „la deka“) estas en muziko la deka intervalo, kiu kunmetiĝas el okto kaj trito kaj per tio ampleksas dek tonŝtupojn de diatona, septona gamo (ekz. c  e1).


La granda dekto ampleksas dek ses, la malgranda dek kvin duontonpaŝojn. Dektoj estas (same kiel trito) kunsonantaj. Kompare kun la aliaj transoktaj intervaloj dektoj estas troveblaj kiel melodia intervalo relative ofte, ĉar ĝi kiel oktigita trito estas relative facile kantebla.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.