decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2019:
- Post revelacioj kadre de la enketo pri la murdo de la kontraŭkorupta ĵurnalisto Daphne Caruana Galizia, la malta ĉefministro Joseph Muscat kaj pluraj ministroj estis devigataj demisii.
- En la ĉefurbo Kampalo okazis manifestacio kontraŭ korupto, gvidata de la prezidanto Yoweri Museveni. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Francio komenciĝis amasaj protestoj kaj tutlanda striko kontraŭ pensia reformo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Orienta Aŭstralio daŭras 140 arbaraj incendioj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Centmiloj da homoj plenigis stratojn de Honkongo por memorigi per amasaj manifestacioj pri sesmonata datreveno de kontraŭregistaraj protestoj en la urbo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Almenaŭ kvin homoj pereis kaj ĝis 20 vundiĝis pro vulkano ekerupciinta sur la Blanka Insulo, kelkdek kilometrojn for de la Norda Insulo en Nov-Zelando. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Internacia Kortumo malfermis memorindan tritagan proceson rilate akuzojn pri genocido kontraŭ Birmo pro la kruela subpremado fare de ĝia militistaro kontraŭ la rohinĝaj islamanoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Sanna Marin estas nova ĉefministro de Finnlando, la plej juna registarestro en la mondo.
- La prezidanto de Rusio Vladimir Putin solene malfermis fervojan parton de la Krimea ponto kaj veturis en la unua trajno. La ponto ligis Krimeon kaj Tamanan duoninsulon (Krasnodara regiono, Rusio).
- La nombro da ĵurnalistoj tutmonde malliberigitaj restas proksimume tiom granda kiom iam ajn en la pasinteco, laŭ ĉiujara enketo eldonita de la Komitato pri la protektado de ĵurnalistoj (Committee to Protect Journalists — CPJ), kiu nomis Ĉinion, Turkion, Saudan Arabion kaj Egiption la plej oftaj malliberigintoj de ĵurnalistoj en la tuta mondo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La brita Konservisma Partio gajnis grandegan venkon en la ĝenerala balotado, vastiginte sian deputitaron de 298 al 364 deputitoj el 650 sidlokoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Kievo estis arestita la tria el kvin ukrainaj naciistoj, akuzataj pri murdo de la opozicia rusia ĵurnalisto Pavel Ŝaramet en 2016. Antaŭe ukrainaj aŭtoritatoj akuzis pri tio rusiajn sekurecservojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Barato okazas amasaj protestoj kontraŭ nova leĝo, kiu donas civitanecon al ses religiaj grupoj el apudaj Bangladeŝo, Pakistano kaj Afganistano, inkluzive de hinduoj kaj kristanoj, sed ne al islamanoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La usona registaro, laŭ la eksterlandeca principo de usona juro, subskribis leĝon punantan la firmaojn partoprenantajn al la konstruata gazdukto Nord Stream 2 inter Rusio kaj Germanio. La proparolanto de Angela Merkel kvalifikis tion "enmiksiĝo en niaj enlandaj aferoj", dum rusia diplomata proparolanto malgloris "la usonan idearon kiu ne eltenas la mondan konkuron". EU ankaŭ kondamnis tiun leĝon.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.