decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2016:
- En Gambio Adama Barrow, kandidato de la opozicio venkas en prezidenta baloto al la ĝisnuna prezidento Yahya Jammeh, kiu dum 22 jaroj regis reĝimon diktatorecan.
- Almenaŭ 36 mortoj pro incendio en koncerto de elektronika muziko en maltaŭga lokalo de Oakland, Usono.
- La ĉefministro de Italio nome Matteo Renzi demisiis post malvenko en referendumo pri reformo de konstitucio.
- La progresisma Van der Bellen venkas en prezidenta baloto en Aŭstrio kontraŭ la kandidato de ultradekstro.
- En Francio, Bernard Cazeneuve estas nomita Unua ministro fare de François Hollande post la demisio de Manuel Valls.
- La fortoj de la unueca registaro de Libio reprenas la urbon Sirto el la milicoj de la islama ŝtato.
- Falo de aviadilo, kiam ĝi flugis el Ĉiltral al Islamabad, Pakistano, okazigis 47 mortojn.
- Tertremo en Indonezio kun forteco de 6,5 gradoj laŭ la skalo de Richter mortigis pli ol 100 homojn kaj vundis ĉirkaŭ 300 aliajn.
- La parlamento aprobas la elpostenigon de la prezidentino Park Geun-hye.
- La trupoj de la registaro de Sirio reprenas la urbon Halepo, plej gravan en la teritorio de ribeluloj.
- En Ankaro, Turkio, estas mortigita rusia ambasadestro Andrej Karlov.
- Atenco kontraŭ policanoj kaŭzis 38 mortintojn kaj ĉirkaŭ 166 vunditojn post futbalmatĉo en Istanbulo, Turkio.
- Trajnakcidento kaj sekva gas-eksplodo okazigis 5 mortojn kaj dekojn da vunditoj en Hitrino, nordorienta Bulgario.
- La prezidento de Kolombio nome Juan Manuel Santos ricevas en Oslo la Nobel-premion pri paco.
- En suda Niĝerio falis tegmento de ne finkonstruata kirko. Pli ol 100 homoj mortis.
- Eksplodo en kopta kirko en Kairo mortigis almenaŭ 25 homojn kaj vundis ĉirkaŭ 35 pliajn.
- Almenaŭ 29 homoj mortis dum memmortiga atenco en Somalio.
- Atenco kontraŭ soldatoj kaŭzis 13 mortintojn proksime de universitato en Kayseri, Turkio.
- En la aĝo de 96 jaroj mortis Henry Heimlich, inventinto de Hajmliĥ-manovro.
- Akcidento en minejo de Fizi, Suda Kivuo, Demokratia Respubliko Kongo, okazigis almenaŭ 20 mortojn.
- Atenco kontraŭ soldatoj kaŭzis 49 mortintojn en Adeno, Jemeno.
- En Berlino, Germanio, kamiono verŝajne stirata de Anis Amri veturdetruis surstratan antaŭkristnaskan merkaton proksime de la urbocentra Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo, okazigante almenaŭ 12 mortojn kaj 48 vunditojn.
- En Tultepec, Meksiko, eksplodo de piroteknika materialo okazigis almenaŭ 31 mortojn kaj multajn vunditojn.
- MOS informis, ke nova eksperimenta vakcino kontraŭ ebolo rezultis pozitive. Testoj estas faritaj en Gvineo, Afriko.
- Mortis George Michael, fama kantisto kaj muzikisto de pop-muziko.
- Aviadilo Tu-154 de la rusa Ministerio pri Defendo kraŝis post elteriĝo el Flughaveno de Soĉi. Mortis 92 veturintoj, inter ili ĥoristoj de Aleksandrovanoj.
- En Siberio almenaŭ 77 personoj mortis pro drinkado de kemia alkoholaĵo.
- Batalpaŭzo en Sirio inter ribeluloj kaj la reĝimo de Baŝar al-Asad.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.