decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2012.
- La tajfuno Bopha, konata en la Filipinoj kiel "Pablo", teriĝis al la sudfilipina insulo de Mindanao. Kun ventorapidoj pli grandaj ol 260 kilometrojn hore, la tropika ŝtormego formis nekutime proksime al la ekvatoro kaj kaŭzis disvastigitan detruon; miloj da personoj senhejmiĝis, kaj pli ol 475 mortis.
- Pluraj eŭropaj landoj, inkluzive Britio, Francio, Hispanio, Danio kaj Svedio, vokis siajn ambasadorojn el Israelo por esprimi malakcepton de la decido de ĉefministro Benjamin Netanjahu etendi neleĝan konstruon de novaj kolonioj en okupaciitaj Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo.
- Forpasis muzikisto Dave Brubeck, kiu registris la unua ĵazan platenan diskon, je la aĝo de 91.
- Sep homoj mortis kaj centoj da aliaj vundiĝis dum protestoj kontraŭ la egipta ŝtatprezidanto Mohamed Mursi ĉe Kairo.
- En Limoĝo, Marine Lorphelin, (Miss Burgonjo 2012) estis elektita 84-a Miss Francio 2013.
- Patrick Moore, astronomo, mortis, je la aĝo de 89.
- Forpasis 92-jara barata muzikisto Ravi Shankar en San Diego (Kalifornio)
- Nord-Koreio lanĉis raketon Unha-3 kun satelito Kwangmyŏngsŏng-3 nombro 2, kaj sukcesis ĵeti la sateliton sur orbiton.
- Juna homo pafis en lernejo en la ŝtato Konektikuto kaj mortigas 20 geinfanojn kaj 6 plenkreskulojn, kio okazigas tutnaciajn funebron kaj polemikon pri facileco akiri pafilojn en Usono.
- Ribelo en Centrafrika Respubliko konkeras jam la kvinan urbon; apogante la registaron venas trupoj el Ĉado.
- Mortis la germana socialdemokrata politikisto Peter Struck, eksa nacia ministro pri defendo.
- Mortis en Singapuro la barata virino kiu estis sekse perfortita enbuse; tra la tuta Barato okazas manifestacioj (kaj memmortigoj) kontraŭ senpuneco al seksaj perfortintoj.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.