decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
1-a de decembro
- La usonan ŝtaton Nov-Jorkio trafis ŝtormo, kaŭzinta multajn damaĝojn. Rapideco de la vento atingis 27 metrojn sekunde.[1]
- Forpasis pro stomaka kancero la usona fizikisto Samuel T. Cohen, konsiderata la «patro» de neŭtrona bombo. Li havis 89 jarojn.[2]
- La prezidanto de Centr-Afrika Respubliko François Bozizé deklaris pri rehabilitado de la antaŭa ŝtatestro Jean-Bédel Bokassa, kondamnita antaŭ jaroj pro multaj krimoj, inkluzive de kanibalismo.[3]
- En la vilaĝo Ĥolmogori (Arĥangelska provinco, Rusio) estis portempe enterigitaj la supozataj restaĵoj de la rusia imperiestro Ivano la 6-a, murdita en 1741. Multaj spertuloj dubas pri ties identeco.[4]
- En Sverdlovska provinco (Rusio) malaperis duĉambra parlamento — tiu lasta en la lando.[5]
2-a de decembro
- FIFA decidis, ke la Futbala Mondpokalo 2018 okazos en Rusio[6].
- En Kirgizio malformiĝis la reganta koalicio, establita la 30-an de novembro.[7]
- La barata komercisto Azim Premji deklaris, ke li oferos du miliardojn da usonaj dolaroj por malfermo de nova universitato en la ŝtato Karnatako kaj evoluigo de elementaj lernejoj en la lando. Tiucele li kreas specialan bonfaran organizaĵon.[8]
- Apud Karmel-montaro proksime de Hajfo (Israelo) ekflamis la arbara incendio, kiu jam al mezo de la tago iĝis senkontrola kaj etendiĝis je 2800 hektaroj. Pereis 40 homoj, veturintaj al loka prizono por evakui prizonulojn, du fajrobrigadistoj kolakuliĝas malaperintaj.[9]
3-a de decembro
- La gvidanto de la opozicio de Eburbordo Alassane Ouattara deklaris sin venkinto de la prezidanta balotado kaj do prezidanto de la lando. Li faris tion post kiam la Konstitucia konsilio de Eburbordo nuligis antaŭajn rezultojn de la voĉdonado kaj deklaris la venkinto la nunan prezidanton Laurent Gbagbo. Pli frue la sendependa elekta komisiono anoncis la venkinto Alassane Ouattara. La ĝenerala sekretario de la UN Ban Ki-moon kondamnis agojn de la nuna prezidanto kaj ties subtenantoj kaj alvokis lin pace transdoni potencon al la nova ŝtatestro.[10]
- Pli ol 13 miloj da homoj, inkluzive de 600 prizonuloj, estis evakuitaj el ĉirkaŭaĵoj de Hajfo (Israelo) pro fortega arbara incendio, ekfalmiĝinta antaŭtage.[9]
4-a de decembro
- La aviadilo Tu-154 de la rusia flugkompanio Dagestanaj fluglinioj (ruse Dagestanskije avialinii) faris devigan alteriĝon en la flughaveno Domodedovo (Moskvo) baldaŭ post ekflugo el tiu samurba Vnukovo, ĉar malfunkciiĝis ĉiuj tri motoroj. Post alteriĝo la aviadilo forlasis aviokurejon, surveturis teran malebenaĵon kaj disrompiĝis. Pereis 2 kaj estis vunditaj kelkdekoj da pasaĝeroj.[11]
- La gvidanto de Palestina Aŭtonomio Maĥmud Abbas diris, ke se Israelo ne ĉesigos konstruadon de loĝlokoj en Cisjordanio, li petos la UN agnoski la palestinan ŝtaton kaj se tio ankaŭ malsukcesos, li demisios. «Mi ne povas resti la prezidanto de la aŭtonomio, kiu malekzistas», diris Abbas.[12]
- Flughavenoj de Hispanio transiris sub kontrolon de la militistaj aviadotrafikaj kontrolistoj por ke evitu malbonajn sekvojn de la totala striko de tiuj civilaj.[13] Estis deklarita esceptostato.[14] Baldaŭ post tio la striko estis ĉesigita.[15]
- Brazila polico anoncis rezultojn de la operacio en faveloj de Rio-de-Ĵanejro, komenciĝinta la 21-an de novembro. Estis kaptitaj 118 kaj mortigitaj 37 supozataj krimuloj, forprenitaj 518 armiloj.[16]
5-a de decembro
- En Eburbordo estis deklarita la nova registaro. La nuna ĉefministro Guillaume Soro daŭre okupos tiun postenon kaj ankaŭ iĝis la ministro pri defendo. Ĉiuj 13 ministroj estas subtenantoj de la nova prezidanto Alassane Ouattara.[17]
- La nereŭzebla lanĉo-veturilo Proton-M post lanĉo deflankiĝis de orbito je 8 gradoj, sekve de kio portitaj de ĝi tri satelitoj de la rusia tergloba navigada satelita sistemo GLONASS eniris nefermitan orbiton kaj falis al Pacifiko je 1500 nord-okcidente de Honolulu. Pro tio GLONASS restis ne plene uzebla.[18]
- El Mercurio informas, ke je 1100 km norde de la ĉilia ĉefurbo Santiago de Chile estis trovita la plej malnova ŝakto de Ameriko, establita antaŭ ĉirkaŭ 12 miloj da jaroj. Indianoj elterigadis tie feran oksidon[19]
- AFP sciigas, ke pro pluvegoj, daŭrantaj en Kolombio pluajn semajnojn, jam senhejmiĝis 1,5 milionoj da homoj. Pro kaŭzintaj de tio inundoj pereis 174, malaperis 19 kaj vundiĝis 225 homoj. Estis damaĝitaj tute aŭ parte pli ol 1800 konstruaĵoj.[20]
6-a de decembro
7-a de decembro
- Estis deklaritaj la rezultoj de la unua rondo de la prezidanta balotado en Haitio. La eliminan rondon partoprenos Jude Celestin, subtenata de la nuna prezidanto René Préval, kaj la eksa primera virino de la lando Mirlande Manigat. Tio estigis protestojn de la subtenantoj de la kantisto Michel Martelly (la kromnomo Sweet Micky), kiu okupis trian lokon kaj ĉestratajn interpuŝigojn kun polico.[23]
- La enketkomisiono pri ekonomiaj krimoj kontraŭ Niĝerio oficiale kulpigis la antaŭan usonan vic-prezidanton Dick Cheney kaj la eksan prezidanton de la firmao Halliburton David Lesar pri koruptaĉetado de niĝeriaj aŭtoritatuloj en la 1990-aj por ricevi permeson konstrui gasprilaborantan uzinon en a delto de la rivero Niĝero. Dick Cheney estris Halliburton de 1995 ĝis 2000.[24]
- La brita polico arestis Julian Assange, kreinton de la fama retejo WikiLeaks. Oni kulpigis lin pri seksaj trudoj kaj perforto.[25]
8-a de decembro
- En Haitio estis fermitaj ĉiuj flughavenoj, kion kaŭzis amasaj protestoj kaj tumultoj post antaŭtaga deklaro de la rezultoj de la unua rondo de la prezidanta balotado.[23]
- Je 15:43 (GMT) de sur la kosmodromo Cape Canaveral startis la kosmoŝipo SpaceX Dragon de la firmao SpaceX — unua privata kosmoŝipo en la mondo.[26]
- 81 prizonuloj pereis pro incendio, okazinta matene en la prizono San Miguel (Santiago de Chile, Ĉilio). 200 homoj estis evakuitaj.[27]
9-a de decembro
- Dum interpafado kun polico en la urbo Apatzingán (subŝtato Michoacán, Meksiko) estis mortigita Nazario Moreno González, la estro de la narkotika kartelo La Familia Michoacana.[28]
- Vespere en Londono (Britio) grupo da studentoj, protestantaj kontraŭ plialtigo de edukpagoj, atakis la aŭton, en kiu troviĝis Karlo, princo de Kimrujo kaj ties edzino Camilla Parker Bowles. La aŭto estis malpurigita de farboj, ĝia flanka glaco fendiĝis.[29]
- Malfruvespere en la eŭropa parto de Istanbulo (Turkio) okazis kvar eksplodoj. Neniu damaĝis.[30]
- La guberniestro de Sankt-Peterburgo Valentina Matvijenko deklaris, ke la fifama Oĥta-centro — la 400 metrojn alta nubskrapulo de Gazprom — estos konstruita en alia loko (sen nomi ĝin).[31]
- La parlamento de Armenio refutis la leĝoprjekton pri la agnosko de Montara Karabaĥo.[32]
- Matene la aerarmeo de Israelo bombardis tri celojn en Gaza Sektoro responde de minĵetila pripafado el tiu teritorio. Oni deklaris, ke estis neniigita armila uzino.[33]
10-a de decembro
- En provinco Helmand (Afganio) kamiono, veturiganta lokajn civitanojn al bazaro, eksplodiĝis sur mino. 15 homoj pereis, almenaŭ 4 estis vunditaj. En provinco Kunduz kamikazo ekspodigis sin en forŝtelita plicaŭto. Vundiĝis 14 homoj, inkluzive 5 militistojn.[34]
- En Oslo (Norvegio) okazis la ceremonio de enmanigo de Nobel-premio pri paco al la ĉina disidento Liu Xiaobo. Pro ties enprizonigo ĝi estis nur simbola.[35]
- La eksa ĉefministro de Kroatio Ivo Sanader estis arestita en Zalcburgo (Aŭstrio) pro kulpigoj flanke de kroata justico pri trouzado de la potenco kaj helpado de krimo.[36][37]
- Bataliono de Bundeswehr el 600 germanaj militistoj dislokiĝis en la militbazo en la urbo Illkirch-Graffenstaden (Bas-Rhin, Alzaco, Francio). Tio estis la unua okazo de germana milita ĉeesto en Francio post la Dua mondmilito.[38][39]
- Post la finiĝo en Amano (Jordanio) de la futbala maĉo inter la du teamoj — Al-Vehdat, subtenata precipe palestinanoj, kaj Al-Fesajli, subtenata de jordananoj, okazis tumultoj kaj interpuŝiĝoj de zelotoj, kiujn dispelis polico. Vundiĝis ĉirkaŭ 250 homoj, inkluzive 30 policanojn.[40]
- En milittombejo de Bukureŝto (Rumanio) estis entombigitaj restaĵoj de Nicolae Ceaușescu kaj Elena Ceaușescu.[41]
11-a de decembro
- Ĉirkaŭ la 17-a horo (loka tempo) en la diversaj partoj de la strato Drottninggatan en Stokholmo (Svedio) preskaŭ samtempe okazis du eksplodoj. Eksplodiĝis aŭto kun gasujoj kaj iu viro, supozata kamikazo. Du homoj estis malgrave vunditaj.[42][43]
- En Maneĝa placo, situanta apud Kremlo en Moskvo, okazis la granda mitingo, kiun partoprenis pli ol 1000 homoj, postulantaj ke milico ĝuste kaj rapide enketu la murdon de la futbala zeloto Jegor Sviridov, pafmortigita dum amasa interbatiĝo kun kaŭkazanoj la 6-an de decembro. Dum interpuŝiĝo kontraŭ milico estis kaptitaj 65 homoj, kelkaj estis vunditaj.[44]
12-a de decembro
- En neagnoskita Ĉednestria Moldava Respubliko okazis la parlamenta balotado, kiun partoprenis 42,6 % voĉdonantoj.[45]
- En Kosovo komenciĝis la parlamenta balotado — la unua post sendependiĝo de la lando.[46]
14-a de decembro
- La Ĝenerala stabo de Rusio igis la trupojn de la operac-strategia komandejo «Oriento» en la staton de alta batalpreteco pro «maladekvata situacio» en Korea duoninsulo, kie ekde novembro okzas interpafado inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.[47]
- Estis deklaritaj oficialaj rezultoj de la parlamenta balotado en Kosovo. La Partio Demokratia de Kosovo, estrata de la ĉefministro Hashim Thaçi, gajnis 33,5 % voĉdonoj, la Ligo Demokratia de Kosovo — 23,6 %. Entute voĉdonis 47,8 % elektantoj.[48];
15-a de decembro
- Aviadilo Twin Otter de la nepala flugkompanio Tara Air, fluginta el la vilaĝo Lamidanda (Nepalo) al Katmanduo, kraŝis en montaro je 160 km okcidente de tiu urbo. Ĉiuj 19 pasaĝeroj kaj 3 skipanoj pereis.[49]
- Ĉirkau 50 kontraŭleĝaj elmigrintoj pereis kaj 36 vundiĝis (el ili tri — tre grave) sekve de rompiĝo de boato, ĵetita de ondoj kontraŭ rokbordo de Kristnaskinsulo (Aŭstralio). Verŝajne temas pri devenantoj el Irako aŭ Irano.[50]
- En Moskvo (Rusio) milico retenes pli ol 1700 homoj por ke preventu interpuŝiĝojn de naciistoj kaj kaŭkazanoj.[51] Dum diversaj interbatiĝoj de gejunuloj jam vundiĝis 30 homoj.[52] La prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev deklaris, ke kulpuloj pri interetnaj tumultoj estos severe punata.[51]
- En Ateno (Grekio) kelkmiloj da gejunuloj manifestaciis kaj interpuŝiĝis kun polico protestante kontraŭ novaj kontraŭkrizaj agoj de la registaro.[53]
- En la urbo Ĉabahar (Irako) kamikazo eksplodigis sin apud manifestacio de pilgrimantoj, omaĝintaj Aŝuron. Pereis almenaŭ 38 homoj.[54]
16-a de decembro
- En Kirgizio estis establita la nova reganta koalicio, kiu kontrolos 77 el 120 deputitaj voĉoj: 23 apartenas al Respublika, 26 — al Socialdemokratia Partio de Kirgizio, 28 — al Patrujo, aliaj — al la partioj Ata Meken kaj Ar-Namis.[55]
- La greka registaro publikigis planon pri privatigo, kiu devas doni dum tri jaroj ĉirkaŭ 7 miliardojn da eŭroj.[56]
17-a de decembro
- La Nacia Asembleo de Venezuelo voĉdonis por doni al la prezidanto Hugo Chávez esceptajn plenpovojn por 18 monatoj pretekste de pluvegoj, pro kiuj jam pereis 30 kaj suferis 130 miloj da homoj. De nun prezidantaj ukazoj tuj akirados leĝopovon.[57]
- El la prizono de la urbo Nuevo Laredo (Meksiko) eskapis almenaŭ 159 prizonuloj.[58]
- Niĝerio ĉesigis la juĝprocezon kontraŭ Dick Cheney, ĉar ĝi estis solvita antaŭjuĝe — Halliburton konsentis pagi al plendantoj kompensacion je 400 milionoj da usonaj dolaroj.[59]
- La ĉefministro de Pollando Donald Tusk deklaris, ke la projekto de la raporto de la Internacia aviadkomitato pri la Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010, estis rifuzita pro multaj eraroj kaj dubindaĵoj.[60]
- Forpasis la fama usona muzikisto Captain Beefheart. Li havis 69 jarojn kaj mortis pro multloka sklerozo.[61]
18-a de decembro
- En Moskvo (Rusio) milico retenis preskaŭ 1200 homojn (precipe gejunulojn) kadre de preventado de etnaj interpuŝiĝoj kontraŭ kaŭkazanoj.[62]
- En la rivero Surma je 175 km je la urbo Dako (Bangladeŝo) koliziis kargoŝipo kaj boato enhavanta ĉirkaŭ 80 pasaĝerojn. Pereis almenaŭ 35 homoj.[63]
- La Usona Senato aprobis la leĝoprojekton, permesantan al elŝrankiĝintaj gejoj kaj lesbaninoj servi en la usona armeo.[64]
- La Supera Konsilio de Kirgizio aprobis la konsiston de la registaro. La ĉefministro iĝis Almaz Atambajev, reprezentanto de la Socialdemokratia Partio.[65]
19-a de decembro
- En meksika subŝtato Puebla eksplodiĝis naftokondukilo de la ŝtata kompanio Petroleos Mexicanos, en kiu nekonataj traboris kelkajn truojn por ŝteli nafton. Pereis 27 kaj estis vunditaj 52 homoj. Pli ol 30 domoj estis plene detruitaj, pli ol 80 damaĝitaj.[66]
- En provinco Kunduz (Afganio) talibanoj atakis lernejan centron de la afgana armeo.[67]
- En Belorusio komenciĝis la prezidanta balotado.[68]
20-a de decembro
- Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo deklaris, ke ĝi ne pretas doni pozitivan takson al la prezidanta balotado en Belorusio pro diversaj rompoj de demokratiaj procedoj.[69]
- En Ĉeĥio kadre de la kampanjo «Dankon, ni foriras», petojn pri maldungo, datitajn la 1-an de januaro 2011, subskribis 4192 el ĉirkaŭ 16 miloj da kuracistoj. Ili postulas pligrandigi salajrojn.[70]
- Estis liberigita la meksika politikisto Diego Fernández de Cevallos, en 1994 partopreninta la prezidantan balotadon, kaj forŝtelita de nekonatoj la 15-an de majo 2010.[71]
- En busstacio en Najrobio (Kenjo), en buso ekveturinta al Kampalo (Ugando), eksplodiĝis bombo. 3 homoj pereis kaj almenaŭ 23 estis vunditaj.[72]
- La Moskva urba juĝejo (Rusio) malpermesis funkciadon de la socia unuiĝo «Format-18» (ruse Формат-18), agnoskinte ĝin ekstremisma grupo. La gvidanto de la grupo Maksim Marcinkeviĉ laŭ la kromnomo Tesak (esperante Haktranĉilo) ekde 2007 troviĝas en malliberejo, kien ĝi estis metita por 3 jaroj pro ekstremismaj publikaj eldiroj.[73]
- Matene en Irako estis pendumitaj 11 anoj de la sunaisma grupo Ĝundalla, kulpigitaj pri teroraj agoj. Tri el ili estis kondamnitaj pro murdo de 30 soldatoj de Pasdaran, aliaj — pro helpado al kamikazoj, eksplodigintaj sin en moskeo de la urbo Zahedan en julio 2010, kiam pereis pli ol 50 homoj.[74]
- Sud-Koreio okazigis lernopafadon ĉe la insulo Jonphjondo apud la limo kun Nord-Koreio. Ĝi komenciĝis je 14:30 (loka horo) kaj daŭris dum du horoj.[75]
- La kvanto de mortintoj pro la epidemio de ĥolero en Haitio jam atingis 2535 homojn. Entute estis infektitaj 114 500 homoj, el kiuj 57 mil estis metitaj en malsanulejojn.[76]
21-a de decembro
- La nova ĉefministro de Eburbordo Guillaume Soro kulpigis la prezidanton Laurent Gbagbo pri uazado de eskadronoj de morto por mortigo de politikaj oponantoj. Laŭ li, tiel estis murditaj preskaŭ 200 kaj pafvunditaj 1000 homoj, 40 malaperis, 732 estis arestitaj, multaj virinoj batitaj kaj perfortitaj. Tion, laŭ li, faras ankaŭ dungsoldatoj el Liberio.[77]
- Forpasis Enzo Bearzot, la eksa trejnisto de la itala nacia futbalteamo. Li havis 83 jarojn.[78]
- La registaro de Tajlando decidis ekde la sekvonta tago nuligi en Bankoko kaj tri apudaj provincoj la esceptostaton, starigitan post amasaj tumultoj, kaŭzintaj de protestoj de opozicio.[79]
- Reuters informis, ke en la provinco Kerman (Irano) okazis tertremo forta je 6,5 gradoj laŭ la skalo de Richter. Estis plene damaĝitaj almenaŭ 3 montaraj vilaĝoj, pereis 7 kaj estis vunditaj 25 homoj.[80]
22-a de decembro
- La 85-jara eksa argentina diktatoro Jorge Videla estis kondamnita de la jugejo de la urbo Kordobo al dumviva malliberigo pro krimoj kontraŭ homeco.[81]
- La usona prezidanto Barack Obama subskribis la leĝoprojekton, kiu permesas al elŝrankiĝintaj samseksemuloj servi en la usona armeo.[82]
- Monda Banko haltigis la financadon por Eburbordo. Tiel ĝi subtenis premon kontraŭ la prezidanto Laurent Gbagbo, kiu rifuzas forlasi sian postenon post balotada malvenko.[83]
22-a de decembro
- Sud-Koreio okazigis manovrojn apud la urbo Phoĉhon, je 30 km de la limo ĉe Nord-Koreio. Ilin partoprenis ĉirkaŭ 800 militistoj, 30 tankoj, 11 kirastransportiloj, 6 ĉasaviadiloj, 36 kanonoj, 7 helikopteroj kaj alia milittekniko. La manovroj daŭris 40 minutojn.[84]
- En la ambasadorejo de Svislando en Romo (Italio) eksplodiĝis la ricevita paksendaĵo. Unu kunlaboranto estis grave vundita.[85] Simila eksplodo okazis en la ambasadorejo de Ĉilio, kies kunlaboranto estis malgrave vundita.[86] La respondecon prenis al si la itala anarkiista grupo Federazione Anarchica Informale.[87]
- AFP sciigas, ke dum lastaj semajnoj en Haitio, precipe en la departemento Grand'Anse, estis linĉitaj almenaŭ 45 homoj, suspektataj vuduo-sorĉistoj. Oni supozis, ke tiuj per sia sorĉado alvokis ĥoleron, kies epidemio trafis la landon.[88]
- Je la nokto al la 23-a decembro en Germanio okazis la tertremo forta je 3,5 gradoj laŭ la skalo de Richter. La epicentro troviĝis en la distrikto Lerchenberg de la urbo Majenco. La tertremo daŭris ĉirkaŭ unu minuto kaj ne kaŭzis damaĝojn aŭ vundiĝojn.[89]
24-a de decembro
25-a de decembro
- En la urbo Jos (Niĝerio) okazis 7 eksplodoj, sekve de kio 32 homoj pereis kaj 74 estis vunditaj.[91]
- Almenaŭ 39 homoj pereis kaj 60 estis vunditaj, kiam kamikazo eksplodigis sin matene en centro de distribuado de manĝaĵoj en la urbo Bajaur (provinco Bajaur, Pakistano).[92]
- Aerarmeo de Israelo bombardis kvar celojn en Gaza Sektoro — kelkajn horojn post pripafado de israela teritorio pere Kassam-raketoj fare de palestinaj gerilanoj.[93]
27-a de decembro
28-a de decembro
- La iraka ministerio pri edukado malpermesis al la Bagdada arta instituto ekde 2011 instrui muzikan kaj teatran artojn.[95]
- La prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev subskribis la dekreton por establi komunan telefonnumeron por ĉiuj savoservoj de la lando — 112. Tiu laboro finiĝos en 2012.[96]
29-a de decembro
- Je la nokto al la 29-a de decembro okazis du eksplodoj apud la stabo de la partio Norda Ligo en Gemonio (Italio). La domo ricevis malgravajn damaĝojn, neniu estis vundita.[97]
- BBC News informas, ke pro inundo, kaŭzita de pluvegoj, estis evakuitaj ĉirkaŭ 1000 loĝantoj de la ŝtato Kvinslando (Aŭstralio), inkluzive ĉiujn 300 loĝantojn de la urbeto Theodore. Oni taksas la damaĝon je 1 miliardo da usonaj dolaroj.[98]
- La usona firmao Noble Energy kaj ties israelaj partneroj deklaris eltrovon de grandaj gasminejoj ĉe la brdo de Israelo. En la boraĵo Leviathan, situanta je 130 km de Hajfo je la profundo de 1645 metroj, estis konvinkite ke la rezervo de la minejo konsistigas ĉirkaŭ 450 miliardojn da kubmetroj.[99]
30-a de decembro
- Oni sciigis pri la decido de la Ĥamovniĉa juĝejo de Moskvo pri Miĥail Ĥodorkovskij kaj Platon Lebedev, eksaj estroj de la firmao JUKOS. Ambaŭ estis kondamnitaj al pliaj 13,5 jaroj de malliberigo pro kvazaŭ farita de ili ŝtelado de 218 milionoj da tunoj da nafto kaj monlavado. Do entute ili pasos en malliberejo sep sekvajn jarojn.[100]
- Juĝejo de Tel-Avivo agnoskis la eksan prezidanton de Israelo Moŝe Kacav kulpa pri seksperforto.[101]
- Antaŭ juĝejo en Atenoj (Grekio) eksplodiĝis bombo. Neniu damaĝiĝis.[102]
- En hotelo en Sankt-Peterburgo (Rusio) forpasis Bobby Farrell, sola viro-kantisto de Boney M. Li havis 61 jarojn.[103]
31-a de decembro
- En Bonaero (Argentino) koliziis du elektraj motortrajnoj. Almenaŭ 45 homoj estis metitaj en malsanulejojn, pliaj 90 estis malgrave vunditaj.[104]
Referencoj
- ↑ Сильный шторм обрушился на восток США ruse
- ↑ Samuel T. Cohen, Neutron Bomb Inventor, Dies at 89 angle
- ↑ Центральноафриканский диктатор Бокасса реабилитирован ruse
- ↑ Предполагаемые останки императора Ивана VI захоронены в Холмогорах ruse
- ↑ Российские регионы остались без двухпалатных парламентов ruse
- ↑ Чемпионат - России. Россия получила чемпионат мира по футболу ruse
- ↑ Правящая коалиция в Киргизии продержалась три дня ruse
- ↑ Индийский бизнесмен пожертвовал на образование два миллиарда долларов ruse
- 1 2 Более 13 тысяч человек эвакуированы из-за пожаров в Израиле ruse
- ↑ Лидер оппозиции Кот-д'Ивуара провозгласил себя президентом ruse
- ↑ В результате аварии Ту-154 погибли два человека ruse
- ↑ Аббас пригрозил ликвидировать Палестинскую автономию ruse
- ↑ Военные взяли под контроль испанские аэропорты ruse
- ↑ В Испании объявлено чрезвычайное положение ruse
- ↑ Испанские авиадиспетчеры прекратили забастовку ruse
- ↑ Полиция Рио-де-Жанейро отчиталась о спецоперации в фавелах ruse
- ↑ В Кот-д'Ивуаре сформировано новое правительство ruse
- ↑ Спутники ГЛОНАСС-М упали в Тихий океан ruse
- ↑ El tesoro escondido en el norte de Chile durante 12.000 años Arkivigite je 2010-12-08 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- ↑ Проливные дожди в Колумбии оставили 1,5 миллиона человек без крова ruse
- ↑ Террористы-смертники убили три десятка пакистанцев ruse
- ↑ Греки отметили годовщину гибели подростка беспорядками ruse
- 1 2 На Гаити закрыли все аэропорты ruse
- ↑ Нигерия предъявила Дику Чейни официальные обвинения в коррупции ruse
- ↑ Джулиан Ассанж арестован ruse
- ↑ Первый частный космический корабль отправился на орбиту Земли ruse
- ↑ Incendio en una cárcel chilena deja al menos 81 muertos hispane
- ↑ В Мексике застрелен глава наркокартеля "Ла Фамилиа" ruse
- ↑ Протестующие студенты напали на машину принца Чарльза ruse
- ↑ В Стамбуле одновременно взорвались четыре бомбы ruse
- ↑ Матвиенко заявила о переносе "Охта-Центра" ruse
- ↑ Парламент Армении провалил закон о признании Карабаха ruse
- ↑ Израильские ВВС уничтожили оружейный завод в Газе ruse
- ↑ В результате взрыва в Афганистане погибли 15 человек ruse
- ↑ В Осло вручили Нобелевскую премию мира ruse
- ↑ Бывший премьер Хорватии арестован в Австрии ruse
- ↑ Estas arestita kroata eksĉefministro Ivo Sanader Arkivigite je 2011-09-17 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- ↑ Немецкие войска пустили во Францию впервые со Второй Мировой войны ruse
- ↑ Germana trupo unuafoje eniris en francan teritorion post Dua Monda Milito esperante
- ↑ В давке на стадионе в Аммане пострадали 250 человек ruse
- ↑ В Румынии перезахоронили останки Чаушеску ruse
- ↑ Взрывы в Стокгольме признали терактами ruse
- ↑ Eksplodoj en Svedio kaŭzis morton Arkivigite je 2011-09-17 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- ↑ На Манежной площади задержаны 65 человек ruse
- ↑ Выборы в парламент Приднестровья признали состоявшимися ruse
- ↑ В Косово начались первые в истории парламентские выборы ruse
- ↑ Войска на востоке России приведены в повышенную боеготовность ruse
- ↑ На выборах в парламент Косово победила партия премьер-министра ruse
- ↑ В авиакатастрофе в Непале погибли 22 человека ruse
- ↑ 50 беженцев утонули на пути в Австралию ruse
- 1 2 Медведев потребовал посадить участников беспорядков в Москве ruse
- ↑ В Москве в драках пострадали до 30 человек ruse
- ↑ В Греции возобновились уличные беспорядки ruse
- ↑ В Иране смертник подорвал 38 паломников ruse
- ↑ В Киргизии сформирована новая правящая коалиция ruse
- ↑ Греция обнародовала многомиллиардный план приватизации ruse
- ↑ Чавеса наделили чрезвычайными полномочиями на полтора года ruse
- ↑ В Мексике заключенные совершили массовый побег через главный вход тюрьмы ruse
- ↑ Нигерия окончательно отказалась от претензий к Дику Чейни ruse
- ↑ Польша отказалась принять доклад МАК о гибели Качиньского ruse
- ↑ Умер легендарный музыкант Капитан Бифхарт ruse
- ↑ Московская милиция удвоила число задержанных на улицах и в метро ruse
- ↑ При столкновении судов в Бангладеш погибли 35 человек ruse
- ↑ Сенат США разрешил геям служить в армии ruse
- ↑ Парламент Киргизии определился с премьером страны ruse
- ↑ В Мексике в результате взрыва на нефтепроводе погибли 27 человек ruse
- ↑ Террористы напали на армейский учебный центр на севере Афганистана ruse
- ↑ В Белоруссии начались выборы президента ruse
- ↑ ОБСЕ отказалась признать выборы в Белоруссии демократичными ruse
- ↑ В Чехии уволилась четверть всех врачей ruse
- ↑ Похитители освободили бывшего кандидата в президенты Мексики ruse
- ↑ При взрыве на автостанции в Кении погибли три человека ruse
- ↑ Мосгорсуд запретил экстремистскую группировку неонациста Тесака ruse
- ↑ В Иране повесили 11 экстремистов ruse
- ↑ Южная Корея провела учебные стрельбы у Енпхендо ruse
- ↑ Число умерших от холеры на Гаити превысило 2500 человек ruse
- ↑ Death squads attacking Ivory Coast opposition, claims spokesman angle
- ↑ Умер бывший тренер сборной Италии Энцо Беарзот ruse
- ↑ В Бангкоке отменят режим чрезвычайного положения ruse
- ↑ В результате землетрясения в Иране погибли семь человек ruse
- ↑ Аргентинский экс-диктатор приговорен к пожизненному заключению ruse
- ↑ Обама разрешил солдатам-геям не скрывать свою ориентацию ruse
- ↑ Всемирный банк перестал выделять помощь Кот-д'Ивуару ruse
- ↑ Южная Корея провела учения за сорок минут ruse
- ↑ В швейцарском посольстве в Риме взорвалась посылка с бомбой ruse
- ↑ В Риме взорвалась вторая посылка с бомбой ruse
- ↑ Ответственность за взрывы в римских посольствах взяли на себя анархисты ruse
- ↑ На Гаити убиты десятки жрецов вуду ruse
- ↑ Wackelnde Wände. Erdbeben rüttelt Rhein-Main-Region wach germane
- ↑ В Нью-Йорке скончался известный коллекционер ruse
- ↑ В Нигерии в результате серии взрывов погибли 32 человека ruse
- ↑ В результате теракта в Пакистане погибли как минимум 39 человек ruse
- ↑ ВВС Израиля нанесли ракетный удар по сектору ГазаВВС Израиля нанесли ракетный удар по сектору Газа ruse
- ↑ Правительство Молдавии ушло в отставку ruse
- ↑ В Ираке запретили преподавание музыки и театрального искусства ruse
- ↑ Медведев подписал указ о создании аналога службы 911 ruse
- ↑ У штаб-квартиры итальянской партии произошли взрывы ruse
- ↑ В Австралии из-за наводнения эвакуировали тысячу человек ruse
- ↑ У берегов Израиля найдено крупное месторождение газа ruse
- ↑ Ходорковский и Лебедев не будут просить о помиловании ruse
- ↑ Бывшего президента Израиля признали виновным в изнасиловании ruse
- ↑ В Афинах у здания суда взорвана бомба ruse
- ↑ В Санкт-Петербурге умер участник Boney M Бобби Фаррелл ruse
- ↑ В Аргентине столкнулись две электрички ruse
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.