decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2022:
- The Economist raportis ke Novjorko kaj Hongkongo estas la plej multekostaj urboj en la mondo.
- Dum ondo de protestoj en Irano, la ĝenerala prokuroro anoncis malfondon de la islama malvirto-polico, kaj ŝanĝado de la leĝo pri la deviga portado de hiĝabo. Sed la ŝtat-ligita amaskomunikilaro asertas ke temas pri falsa novaĵo.
- Per la finala matĉo finiĝas la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro.
- En la okonfinalo de la futbala Mondpokalo 2022, Nederlando venkis Usonon; Argentino Aŭstralion; Francio Pollandon; Anglio Senegalon; Brazilo Sud-Koreion; kaj Portugalio Svislandon. En penala matĉo, Kroatio venkis Japanion kaj Maroko Hispanion.
- Germana polico arestis 25 membrojn de la dekstre ekstrema "Regnana movado" kun gvidanto Heinrich XIII. Prinz Reuß, kiuj planis terorisman puĉon kontraŭ la legitima registaro.
- La prezidanto de Peruo nome Pedro Castillo estis elpostenigita fare de la Kongreso kaj arestita. Lia vicprezidantino Dina Boluarte fariĝis unua provizora ina prezidanto de la lando. Sekve okazas tumultoj en la lando.
- Estis pendumita la unua partopreninto de kontraŭregistaraj protestoj okazantaj en Irano. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Bruselo, en la Monda Tago Kontraŭ Korupteco, polico arestis plurajn EU-politikistojn, inter ili parlamentan vicprezidantinon Eva Kaili pro suspekto de subaĉeto, probable fare de Kataro.
- Armeoj de Barato kaj Ĉinio konfliktis en Arunaĉal-Pradeŝo: ĉirkaŭ 300 ĉinaj kaj 150 barataj militistoj interbatiĝis per bastonoj kaj ŝtonoj.
- En la finalo de la Futbala Mondpokalo 2022 Argentino venkis super Francio kaj Lionel Messi estis proklamita la plej bonkvalita ludisto. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Tajlanda militŝipo HTMS Sukhothai dronis en suda golfo de Tajlando, 31 ŝipanoj malaperis.
- Komenciĝis la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto en urbo Thiès (Senegalo).
- Malvarmega ondo skuis Nordamerikon kaj lasis pli ol 80 mortojn.
- En Israelo, Benjamin Netanjahu fariĝis ĉefministro la sesan-fojon, kies politiko, laŭ la opozicio, signifas tuja ŝanĝo de reĝimo al malliberala demokratio.
- Mortis 82-jaraĝa fama futbalisto Pelé.
- Daka Metroo, la unua urba fervojo de Bangladeŝo, malfermiĝis. Arkivigite je 2023-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Mortis la 95-jaraĝa emerita papo Benedikto la 16-a.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.