De re publica | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Cicerono |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | eseo |
De re publica (tradukebla el Latino kiel: La publika, popola afero) de Cicerono estas traktaĵo pri politika filozofio dividita en ses libroj.
La verko estis verkita inter la jaroj 55 kaj 51 a.n.e. Kiel ĝia modelo, Respubliko de Platono, la verko estas komponita kun formo de dialogo (hipoteza) en la jaro 129 a.n.e. inter Scipiono Emiliano, kiu estus mortinta kelkajn tagojn poste, Lelio kaj aliaj minoraj roluloj, en la ĉeurba vilao de Emiliano mem. La verko analizas la formojn de regado kaj ties degeneraĵojn (el monarkio ĝis tiranio, de aristokratio ĝis oligarkio, de demokratio ĝis oklokratio kaj la revenon al la monarkio).
De la ses iamaj libroj restis komplete nur la unuaj, krom tio transigita de aliaj verkistoj, kiel Makrobio, Laktancio, Nonio kaj Aŭgusteno de Hipono. Oni konservas ankaŭ fragmentojn de la tria ĝis la kvina libro kaj la konkludon de la sesa libro, kiuj estis malkovritaj de la kardinalo Angelo Mai en 1819, en palimpsesto de Vatikano sub komentario de Sankta Aŭgusteno al la psalmoj 119-140 de Davido.
Vidu ankaŭ
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo De re publica en la hispana Vikipedio.