De l'esprit des loix | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Charles Montesquieu |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1748 |
Loko | Ĝenevo |
Ĝenro | packontrakto |
Pri la spirito de la leĝoj (france De l'esprit des lois, origine literumita De l'esprit des loix[1]) estas traktaĵo pri politika teorio, kaj pionira verko pri kompara juro, publikigita en 1748 de Charles de Secondat, Barono de Montesquieu.[2] Origine publikigita anonime, parte ĉar la verkoj de Montesquieu estis celo de cenzuro, ties influo ekster Francio estis helpita de ties rapida traduko en aliajn lingvojn. En 1750 Thomas Nugent publikigis la unuan anglalingvan tradukon.[3] En 1751 la Romkatolika Eklezio aldonis De l'esprit des lois al sia Index Librorum Prohibitorum ("Listo de malpermesitaj libroj"). Ĉiuokaze la traktaĵo de Montesquieu havis enorman influon sur la verkaro de multaj aliaj, ĉefe: Katerina la Granda, kiu produktis Nakaz (Instrukcio); la Patroj-fondintoj de la Usona Konstitucio; kaj Alexis de Tocqueville, kiu aplikis la metodojn de Montesquieu al la studo de la usona socio, en De la démocratie en Amérique. Macaulay aludis al la kontinua gravo de Montesquieu kiam li verkis en sia eseo de 1827 titolita "Machiavelli", ke "Montesquieu ĝuas, eble, pli ampleksan famon ol ajna politika verkisto de moderna Eŭropo."
Montesquieu dediĉis ĉirkaŭ 21 jarojn al esplorado kaj verkado de De l'esprit des lois, kiu kovras ampleksan gamon de temoj kiel juro, socia vivo kaj la studo de antropologio, kaj havigas pli ol 3 000 citaĵojn.[4] En tiu traktaĵo Montesquieu argumentis, ke la politikaj institucioj bezonas, por sia sukceso, montri la sociajn kaj geografiajn aspektojn de la partikulara komunumo. Li plendis por konstitucia sistemo de regado kun separo de povoj, konservo de leĝa hegemonio kaj de la civilaj libertecoj, kaj la finigo de sklaveco.[4]
Notoj
- ↑ Montesquieu. (1977) David Wallace Carrithers: The Spirit of the Laws: A Compendium of the First English Edition. Berkeley: U California P.
- ↑ De l'Esprit des loix ou du Rapport que les loix doivent avoir avec la constitution de chaque gouvernement, les moeurs, le climat, la religion, le commerce, &c . à quoi l'auteur a ajouté des recherches nouvelles sur les loix romaines touchant les successions, sur les loix françoises, & sur les loix féodales, 1‑a eldono I.
- ↑ Nuntempe plej bone konata publikigita en Novjorko de Hafner Press en 1949, uzanta la originan version de Nugent kaj kun enkonduko de Franz Neumann.
- 1 2 Cohler, et al., "Introduction" al la eldono de 1989 de Cambridge UP.