Municipo De Marne | ||
---|---|---|
|
| |
Flago de la municipo De Marne | Blazono de municipo De Marne | |
nederlanda municipo | ||
Provinco | Groningo | |
Ĉefloko | Leens | |
Areo - Tero - Akvo |
240,31 km² 167,45 km² 72,86 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
11.244 (1-a de junio 2005) 67 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 36′ N, 6° 38′ O (mapo)53.66.6333333333333Koordinatoj: 53° 36′ N, 6° 38′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | N361 | |
CBS-municipokodo | 1663 | |
Telefona kodo | 0595 | |
Poŝtkodo | 9960–9978 | |
Oficiala retejo | http://www.demarne.nl/ | |
De Marne (53° 36′ N; 06° 38′ E Mapo) estas antaŭa municipo en la nordo de Nederlando, en la provinco Groningen. La municipo havas areon de 167,45 km².
Ekesto
La municipo De Marne ekestis en 1990 post komunuma rearanĝo de la municipoj Leens, Eenrum, Ulrum kaj Kloosterburen. La municipo nomiĝis en la komenco Ulrum, sed oni ŝanĝigis tiun nomon en 1992 al De Marne, kiel la samnoma subkvartiro de Hunsingo.
Subdivido
La municipo De Marne enhavas la sekvajn vilaĝojn: Broek, Eenrum, Hornhuizen, Houwerzijl, Kleine Huisjes, Kloosterburen, Kruisweg, Lauwersoog, Leens, Mensingeweer, Molenrij, Niekerk, Pieterburen, Schouwerzijl, Ulrum, Vierhuizen, Warfhuizen, Wehe-den Hoorn, Westernieland, Zoutkamp, Zuurdijk.
Ekde la 1-a de januaro 2019 ekestis la municipo Het Hogeland, el fuzio de De Marne kun la municipoj Winsum, Eemsmond kaj Bedum.
Publika transporto
La buslinioj en la municipo De Marne estas:
- linio 36: Leens - Zuurdijk - Houwerzijl - Niekerk - Zoutkamp
- linio 65: Groningen (niet via Centraal Station) - Winsum - Eenrum -Wehe den Hoorn - Leens - Ulrum - Zoutkamp
- linio 67: Winsum - Eenrum - Wehe den Hoorn - Kloosterburen - Hornhuizen
- linio 68: Eenrum - Pieterburen - Den Andel - Warffum
- linio 163: Groningen - Winsum - Lauwersoog (rapidservo al la pramo al Schiermonnikoog)
- linio 165: rapidservoversio de linio 65, ne tra Eenrum
Linio 65 estas grava linio, en Winsum estas bona konekto kun la trajno al Groningen.
Eksteraj ligiloj
- Retejo de la Municipo Arkivigite je 2002-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de la Fokovartejo en Pieterburen
- Retejo de la Bieno Verhildersum en Leens
- Retejo de la longdistanca promenpado Pieterpad
Provinco Groningo | |
---|---|
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |