Deĝon | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
metropola urbo de Sud-Koreio • urbego | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 475 221 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 732 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 21′ N, 127° 23′ O (mapo)36.35127.385Koordinatoj: 36° 21′ N, 127° 23′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 539,96 km² (53 996 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Daejeon [+] | |||||
Deĝon (ankaŭ Daejeon; koree 대전-大田) estas la tria plej granda urbo en la centro de Sud-Koreio, kaj havis 1.442.856 laŭ 2005 censuso.
Geografio
Deĝon lokas ĉe koordinatoj 36° 21′ 26″ N 127° 23′ 5″ O / 36.35722 °N, 127.38472 °O (mapo) kaj troviĝas sur ebenaĵo (tamen en la proksimo estas montoj) ĉe la vojkruciĝoj kaj fervojokruciĝoj. Seulo troviĝas norde je 167, Busan sudoriente je 294 kaj Mokpo sudokcidente je 193 km-oj.
Historio
Deĝon longe estis malgranda vilaĝo, sed en 1905 la fervojo portis prosperon. En 1926 la japanoj konstruis pli novan fervojon, kaj la urbo kreskis rapide. En 1932 ĝi iĝis provinca ĉefurbo.
Klimato
En Deĝon pluvas 1354 mm. Vintre la averaĝa temperaturo varias ĉirkaŭ frostopunkto, somere proksimume 25 °C.
Ekonomio kaj edukado
Deĝon estas konata, kiel silicia valo de Sud-Koreio plene de esploraj institutoj, sciencaj parkoj kaj similaj. Ankaŭ universitatoj funkcias en la urbo, ekzemple la Koreia Altnivela Instituto de Scienco kaj Teknologio.
Vidindaĵoj
- Koreia Altnivela Instituto de Scienco kaj Teknologio KAIST
- Nacia muzeo pri scienco
- Deĝona muzeo pri artoj
- Bestoĝardeno
Trafiko
En Deĝon metroo funkcias ekde 2007. La eksteraj vojaj kaj trajnaj kontaktoj estas bonaj.
Ĝemelurboj
Deĝon estas ligita al la jenaj ĝemelurboj: