Deĉifrado aŭ malĉifrado (en filologio) estas la malkovro de la signifo de tekstoj skribitaj (formitaj) en nekonataj lingvoj per signoj, simboloj, hieroglifoj aŭ aliforme. Deĉifrado en kriptografio rilatas al kriptologio. La termino ankaŭ estas uzata malestime en ĉiutaga lingvo por priskribi provojn por legi aĉan manskribon. En genetiko, la termino uzatas por priskribi la sukcesan provon por kompreni DNA, kiu povas esti rigardata metafore, kiel teksto enhavanta vorto-similajn unuojn. La termino deĉifrado en la scienco estas sinonimo kun la kompreno de biologiaj kaj kemiaj fenomenoj.
Antikvaj lingvoj
En multaj kazoj, multlingva artefakto necesas por ebligi deĉifradon, pri tio la la klasika ekzemplo estas la Rozeta ŝtono. Statistikaj teknikoj provizas alian vojon al deĉifrado, same la analizo de la modernaj lingvoj devenantaj de antikvaj lingvoj, en kiuj la ne-deĉifritaj tekstoj estas skribitaj. Arkeologiaj kaj historiaj informoj estas utilaj en kontrolo de hipotezitajn deĉifradojn.
Deĉifritaj skriboj
- kojnoskribo
- hieroglifoj
- Ĥaroŝta skribo
- Linia skribo B
- Majaa skriba
- Cipra silabaro
Ne-deĉifritaj skriboj
- Rongorongo
- Hinda skribo
- Kretaj hieroglifoj
- Linia skribo A
- Biblosa silabaro
- Linia elamita skribo
- Kipro-Minoa silabaro
- Espanca
Famaj ne-deĉifritaj dokumentoj
- Faistosa disko
- Kodekso de Rohonc
- Voynich-manuskripto
vidu ankaŭ
Legu ankaŭ
- La deĉifrado de la “skribo linia B” (Scienca Revuo) Arkivigite je 2017-04-21 per la retarkivo Wayback Machine