David Smith | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Smith, David Rowland |
Naskiĝo | 9-an de marto 1906 en Decatur |
Morto | 23-an de majo 1965 (59-jaraĝa) en Bennington |
Mortokialo | trafikakcidento |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Art Students League of New York • Ohia Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • pentristo • dezajnisto • fotisto • artisto • verkisto • vidartisto |
Verkoj | Primo Piano II Agricola I Cubi VII |
TTT | |
Retejo | http://www.davidsmithestate.org/ |
David Roland SMITH (naskiĝinta en la 9-a de marto 1906 en Dekaturo (Ilinojo), mortinta en la 24-a de majo 1965 en aŭtomobila akcidento proksime de Albany (Nov-Jorkio)) estis usona skulptisto. Per liaj abstraktaj faritajoj el metalo li ege influis la evoluon de skuptoarto en la 20-a jc.
Vivo artista
Laborante en fabriko pri metalvaroj li ekkonis la praktikajn fundamentojn de sia posta profesio. Sub la influo de Pablo Picasso kaj Julio González li faris en la 1933-a la unuajn skulptaĵojn el metalo, i.a. maŝinpartojn de agrikulturaj iloj. En 1940 faritis lia socikritika reliefskulptaĵo Medals for Dishonor.
Dum la Dua mondmilito li deĵoris en lokomotivfabriko. Pluraj el la skeletformaj kaj senkarnaj artaĵoj el la 1940-aj jaroj (ekz.: Royal Bird de 1948) kritikas homajn malvirtojn kiel fortigemon kaj avarecon. Post 1950 la verkaro iĝis pli abstrakta. Kiel ekzemplo menciatas Star Cage (1950), malgrasa aĵo el ŝtalbastonetoj kaj kurbigitaj metalpartoj. La pli malfruaj verkoj (ekz. Tank Totem, Sentinel aŭ la el ŝtaplitaj metalblokoj farita Cubi-serio) estas kaj masivaj kaj simplaj.
Literaturo
- Julia M. Busch: A Decade of Sculpture: the New Media in the 1960s. The Art Alliance Press, Philadelphia, London 1974, ISBN 0-87982-007-1
- Marika Herskovic: American Abstract Expressionism of the 1950s An Illustrated Survey. New York School Press, 2003, ISBN 0-9677994-1-4
- Marika Herskovic: New York School Abstract Expressionists Artists Choice by Artists. New York School Press, 2000, ISBN 0-9677994-0-6