David Gaines
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1961 (1961-01-01) (63-jaraĝa)
en Stamford
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Alma mater Johns Hopkins Universitato Nordokcidenta Universitato Amerika Universitato
Okupo
Okupo komponisto esperantisto brass player

David GAINES (naskiĝis la 20-an de oktobro 1961) estas usona komponisto. Li verkis la unuan orkestran simfonion, kiu uzas tekstojn en Esperanto. Li verkis ankaŭ ĥoran kanton, Povas Plori Mi Ne Plu, kiu temas pri la iama militsituacio en Bosnio kaj Hercegovino. Tiu kanto gajnis la unuan premion "An Ok San" ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA en Tampereo en 1995. Li estas ankaŭ prezidinto de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, D.K., kaj iame estis UEA-Fakdelegito por muziko kaj vegetarismo por tiu urbo.

D-ro Gaines doktoriĝis sub la komponada fako de la Peabody-Konservatorio de Muziko en Baltimoro, Usono. Lia Esperanto-simfonio haveblas kompaktdiske registrita de la Moravia Filharmonia Orkestro de Ĉeĥio; Vit Micka, dirigento, kaj Kimball Wheeler, mezosopranulino.

Lia movada aktivado realiĝas precipe en de Muzika Esperanto-Ligo, en kiu li havas la postenon de Honora Prezidanto.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.