Mgr. | |||||
David Šimek | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1977 en ĈSSR | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Loĝloko | Svitavy • Svitavy-předměstí vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥio vd | ||||
Alma mater | Universitato Palacký | ||||
Partio | Nestraníci vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pedagogo • politikisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Urbestro de Svitavy | |||||
Dum | 9-an de novembro 2010 – | ||||
Antaŭulo | Jiří Brýdl | ||||
Sekvanto | oficanta | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mgr. David Šimek (naskiĝis en 1977[1]) estas iama instruisto kaj nuntempa urbestro de Svitavy.
En la Naturscienca fakultato de la Universitato Palacký en Olomouc li finstudis la fakojn geografio, biologio kaj geologio kaj poste en la Filozofia fakultato samloke la fakon Lerneja manaĝerado.[1]
Ekde la jaro 2002 li laboris kiel instruisto[1] kaj ekde 2005 direktoro en la bazlernejo Sokolovská en Svitavy.[2] En la posteno de direktoro li restis ĝis 2010, kiam li elektiĝis urbestro de Svitavy.[3] En la baloto li kandidatis kiel nepartiano sur la balotlisto de Sdružení pro město Svitavy (SPMS, Asocio por la urbo Svitavy).[4]. Antaŭe jam ekde la jaro 2006 li estis membro de la urba parlamento.[1]
David Šimek havas du infanojn. [5]
Esperanto
Okaze de la Esperanta Vikimanio okazinta en Svitavy fine de oktobro 2011, David Šimek kiel urbestro akceptis la 27-an de oktobro la partoprenantojn en la urbodomo kaj la 28-an ĉeestis unuan parton de la (plej parte esperantlingva, sed komence kun ĉeĥa interpretado) solena programo omaĝe al la 10-jariĝo de Vikipedio en Esperanto, okazanta kadre de tiu aranĝo. Kadre de sia parolo dum la urbodoma akcepto, li promesis al la partoprenantoj ne ellerni esperanton, sed almenaŭ saluti ilin en esperanto dum la sekva fojo kiam li alparolos esperantistojn.
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo David Šimek en la ĉeĥa Vikipedio.
- 1 2 3 4 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-01. Alirita 2011-11-08.
- ↑ http://www.zs5.svitavy.cz/historie.php%5Brompita+ligilo%5D
- ↑ http://svitavsky.denik.cz/zpravy_region/aktualne-david-simek-je-novym-starostou-svitav.html
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2011-11-08.
- ↑ http://svitavsky.denik.cz/zpravy_region/starosta-simek-si-pral-pod-stromeckem-autodrahu.html