kanaba datisko (Datisca cannabina) | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
datisko Datisca L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La datiskacoj (latine Datiscaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kukurbaloj (Cucurbitales). Ĝi enhavas ununuran genron (datisko) kaj 2 speciojn[1],[2].
Antaŭe oni klasigis du pliajn genrojn, Octomeles kaj Tetrameles inter la datiskoj, sed ili nun klasiĝas en la familio Tetramelaceae.
La datiskacoj kreskas orientazie kaj amerike en la tropikoj kaj subtropikoj. Ili estas plurjaraj moltigaj plantoj aŭ arboj kun alterne starantaj folioj. La floroj estas ĝenerale unuseksaj kiel la planto. La ovario estas sube staranta, fromiĝinte el pliaj karpeloj.
- Datisca cannabina kreskas de Okcident-Azio ĝis Nord-Barato. Ĝi enhavas flavan farbaĵon, kiu estas longe uzata por silkofarbo. Kuracplanto, ĝi efikas kontraŭ febro kaj stomakaj malsanoj.
- Datisca glomerata kreskas de Meksiko ĝis Kalifornio.
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (20 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[3]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Cucurbitales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kukurbaloj
- Datiscaceae Dumort. - datiskacoj
- Cucurbitales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kukurbaloj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.