En informadiko, la datenkunpremo (datenkunpremado, datumkunpremo aŭ datumkunpremado) estas la redukto (malpliigo) de la volumeno de trakteblaj datenoj por reprezenti difinita informon uzante malpli grandan kvanton da spaco. La fakto de datenkunpremo estas nomata «kunpremado», kaj la malo «malkunpremado».
La spaco kiun okupas kodita informo (datenoj, cifereca signalo ktp.) sen farita kunpremo estas la produkto inter la montrofrekvenco kaj la cifereca detaligeblo. Tial, ju pli da bitoj estas uzataj, des pli vasta estas la grando de la dosiero. Tamen, la detaligeblo venas farita de la cifereca sistemo per kiu oni laboras kaj oni ne povas ŝanĝi la nombron de bitoj laŭvole; pro tio, oni uzas la kunpremon por transsendi la saman kvanton da informo kiu okupus grandan detaligeblon per pli malgranda nombro de bitoj.
La datenkunpremo estas partikulara okazo de la kodigo, kies ĉefa karaktero estas ke la rezulta kodo estas pli malgranda ol tiu origina.
La datenkunpremo estas bazata fundamente en la serĉado de ripetoj en serioj de datumoj por posta stokado de la datumo kun la nombro de fojoj en kiuj ĝi ripetiĝis. Tiel, por ekzemplo, se en arkivo aperas sekvenco kiel "AAAAAA", okupanta 6 bitojn, tiu estus stokebla simple kiel "6A" kio okupas nur 2 bitojn, en algoritmo RLE (el anglalingva "run-length encoding").
Se paroli pri datenkunpremo gravas la du jenaj konceptoj: