La etulo Mi-estas-mi
Origine Das kleine Ich-bin-ich
Koverto de la germana versio.
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroMira Lobe
Lingvoj
Origina lingvogermana
Eldonado
Eldondato1972

Das kleine Ich-bin-ich ("La etulo Mi-estas-mi") estas infanliteratura klasikaĵo de Mira Lobe (teksto) kaj Susi Weigel (desegnaĵoj) el la 1972-a jaro. Por tiu libro la verkistino dekoraciiĝis per la Aŭstria ŝtata premio por infan- kaj junularliteraturo (Österreichischer Staatspreis für Kinder- und Jugendliteratur) en 1972.

Enhavo

Malgrandegulo nomita Mi-estas-mi, ne klare difinebla bunta besteto, estas serĉanta sian identecon. Deziluziiĝinte kaj malesperege ĝi demandas ĉiujn bestojn, ekzemple la ĉevalon, la bovinon, la fiŝon, ĉu iu ajn konus ĝian unuopulecon. Je la fino de la libro, post artfajraĵo de miraklaj rimaĵoj kaj belegaj infanarkonvenaj bildoj, komprenighelpa fulmo trafas ĝin. La etulo tuj konvinkiĝas ke ĝi estas ĝi mem ("Sicherlich gibt es mich: Ich bin ich! - Certe mi ekzistas: Mi estas mi"). Post tiu kompreno profunde filozofia ĝi decidas transdoni sian nove akiritan konsolan scion al ĉiuj surtere.

Aldone al la ege ŝatata libro troviĝas slojdadinstruo, per kiu ĉiu mem faru sian personan version de Mi-estas-mi. En multaj infanĝardenoj kaj bazlernejoj - sed ne nur tie! - produktiĝis sekve amasoj da inter si diferencantaj etuloj "Mi-estas-mi".

La libro servis ankaŭ kiel modelo por teatraĵoj kaj muzik-kompaktdiskoj.[1][2]

Pruvoj

  1. Registro de la verkoj de Lobe
  2. Teatra versio. Arkivita el la originalo je 2012-03-30. Alirita 2011-09-07.

Literaturo

  • Mira Lobe, Susi Weigel: Das kleine Ich-bin-ich. ISBN 3-7026-4850-X.
  • Mira Lobe, Susi Weigel: Das kleine Ich-bin-ich (eta formato). ISBN 3-7026-5691-X.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.