Darvina noturo, ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895 | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nothura darwinii (G. R. Gray, 1825)[1] | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecioj | ||||||||||||||
N. d. darwinii | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Darvina noturo (Nothura darwinii) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj troviĝanta komuna en altaltitudaj herbejoj en sudaj Andoj de Sudameriko.[3]
Etimologio
La nomo de la specio omaĝas Charles Darwin, la elstara angla naturalisto, por rememori lin.
Taksonomio
Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]
Subspecioj
- Nothura darwinii, nome Darvina noturo, loĝanta en suda Peruo, okcidenta Bolivio, kaj suda kaj okcidenta Argentino[3] havas la jenajn subspeciojn:
- Nothura darwinii darwinii, nomiga raso, loĝanta en sudcentra Argentino (stepoj de Patagonio)[3]
- Nothura darwinii peruviana loĝanta en suda Peruo (Urubamba Valo en Regiono Kusko)[3]
- Nothura darwinii agassizii loĝanta en sudorienta Peruo kaj okcidenta Bolivio (altiplano)[3]
- Nothura darwinii boliviana loĝanta en altaj teroj de okcidenta Bolivio[3]: Departementoj Koĉabambo, Ĉukisakio, Potosiio, Oruro, kaj Tariŝio[3]
- Nothura darwinii salvadorii loĝanta en okcidenta Argentino[3]
Aspekto
La Darvina noturo estas proksimume 26 cm longa. Ĝi estas simila al la Makulnoturo sed pli rufeca kun pli larĝa strieco sube. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj kaj striecaj je sablokolora, ties subaj partoj estas striecaj je helbruna kaj ĝi estas nigra ĉe brusto. Ties flankoj estas striecaj, kaj ties krono estas nigra kun sablokoloraj strioj, kaj ties gorĝo estas blanka.
Kutimaro
Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Darvina noturo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[4]
Konservado
La IUCN klasigas tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[5] kun loĝa teritorio de 1,100,000 km².[6]
Notoj
- ↑ 1867, S. (2008)
- 1 2 3 4 5 Brand, S. (2008)
- 1 2 3 4 5 6 7 8 Clements, J. (2007)
- 1 2 Davies, S. J. J. F. (2003)
- ↑ BirdLife International (2012). Nothura darwinii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
- ↑ BirdLife International (2008)(a)
Referencoj
- BirdLife International (2008(a)). "Darwin's Nothura - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
- Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothura darwinii". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.[dead link]
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
|