Danube | ||||
---|---|---|---|---|
Ununura kajo malfermita al vojaĝantoj | ||||
metrostacio • subtera stacio • one-way station | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 19-a | |||
Geografia situo | 48° 52′ 55″ N, 2° 23′ 39″ O (mapo)48.8818077163162.3942014575005Koordinatoj: 48° 52′ 55″ N, 2° 23′ 39″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 1 | |||
Kajoj | 1 | |||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 400 157 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 18-a de januaro 1911 3-a de decembro 1967 → | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 23-10 | |||
Metro-linio | ||||
Danube [danyb] (esperante Danubo) estas stacio sur linio 7bis de la Metroo de Parizo situanta en la 19-a arondismento de Parizo.
Stacio
La stacio estis malfermita en 1911; ĝi tiam situis sur Placo du Danube, kiu estis alinomita Placo Rhin-et-Danube en 1951. Ĝi konsistas el du paralelaj volboj kaj du kajoj kiuj estas konektitaj (tamen, trapasejoj estas fermitaj per muroj aŭ kradoj). Unusola kajo servas por vagonaroj en direkto al Louis Blanc tial ke linio 7bis rondiras tie. Ĉe la dua kajo estas vojo por staciado.
Tiu stacio estis konstruita sur fondaĵoj en formo de pilieroj kiuj malsupreniras sub pli ol 30 metroj por apogi sin sur firma grundo, kio faras el ĝi subteran viadukton. La trak-nivelo situas 33,49 metrojn super firma grundo. tiuj fondaĵoj estis necesaj pro la malfirmeco de la grundo (ŝton-minejoj, malstabila balasto, ktp).
Interkonektoj
- RATP 75
Proksime
La monteto Beauregard, ankaŭ nomita Kvartalo de la Mouzaïa aŭ de Amérique, grupo de vilaoj meze de stratetoj por piedirantoj. Apud la alirejo de la metroo, ĉe n-ro 46 de Strato du Général-Brunet troviĝas "Hameau du Danube", privata vojo Y-forma konsistanta el 28 domoj.
Vidu ankaŭ
- Listo de metrostacioj de Parizo
- Linio 7bis de la metroo de Parizo
- Kunfandiĝo de linioj bis de la metroo de Parizo
Metrostacioj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|