Danny Matthys | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1947 (76-jaraĝa) en Zottegem |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | artisto • pentristo • skulptisto • konceptartisto • videoartisto • vidartisto |
Danny MATTHYS (naskiĝis la 10-an de junio 1947 en Zottegem) estas belga, fakte flandra, artisto, fotisto, pentristo kaj skulptisto. Li ĝenerale perceptiĝas kiel ano de koncepta arto.
Matthys unue studis dizajnadon ĉe la Tekstila Lernejo en Gento, post kio li diplomiĝis en "Monumentaj Artoj" ĉe la Sankt-Luka Instituto kaj tiam studis skulptadon ĉe la Reĝa Akademio de Belartoj en Gento.
En 1977 ekzistis samtempe du ekspozicioj de konceptarto en kaj en Eindhoven kaj en Maastricht, plejparte havante lian konceptan laboron. Meze de la sepdekaj jaroj, Matthys akceptis la evoluon de la arta trejnadsekcio ene de la Municipa Sekundara Artinstituto Gento. Ĝi estis pedagogia eksperimento kiu estis proksime ligita al la Ministerio de Nederlanda Kulturo kaj Flandraj Aferoj, antaŭulo de la nuna Flandra Ministerio de Kulturo.
Ekde la okdekaj jaroj Matthys uzas pli tradiciajn teknikojn. Kunvenarto bazita sur antikvaj serioj de fotoj, glumozaiko, fotomozaikoj kaj oleo-pentradoj estas lanĉitaj en lia verkado.
Fine de la okdekaj jaroj Matthys faris plurajn vojaĝojn al Aŭstralio. Li elmigris al tiu lando kaj havis ekspoziciojn tie interalie en la Artgalerio de Novsudkimrio. Ekzistis ankaŭ projektoj kun Peter Best, aŭstralia filmpartiturkomponisto. Li ankaŭ okupiĝis pri la malnova kaj nova arto de indiĝenaj homoj, en kiu li estis en kontakto kun Georges Petitjean, fakulo en la kampo de antropologio kaj indiĝenaj homoj kiu poste iĝis kuratoro de la Muzeo de Nuntempa Aborigena Arto en Utrecht.
Tamen, diversaj malsukcesoj en la privata sfero devigis lin reveni al Eŭropo en la fruaj 1990-aj jaroj. Dum tiu periodo li temigis reverkadon de sia pli frua glumozaikolaboro kaj fotoserioj faritaj per tujbilda kamerao de tipo Polaroid. Li uzas personan punktisman teknikon inspiritan per indiĝena arto. En tiu periodo li ankaŭ faris grandajn, monumentajn "mozaikojn el kahelaj pecetoj".
La verko de Matthys troviĝas interalie en la Muzeo de Nuntempa Arto Antverpeno kaj la Marborda Arta Muzro Ostendo. Granda verko de li pendas sur la maldekstra fasado de la Genta Urba Muzeo por Aktuala Arto, konsistanta el 100 vivgrandaj bustoj en pigmentigita betono, kiuj estas ankritaj en la fasado de la muzeo. La laboro estis konceptita kiel horizontala aranĝo. Jan Hoet fine volis, ke ĝi pendu sur la fasado.
Li ankaŭ estis kunfondinto kaj ĉefpreleganto de la Mikskomunikila sekcio ĉe la Reĝa Akademio de Belartoj en Gento.
Lia frua videoarto de la 1960-aj jaroj kaj fruaj 1970-aj jaroj estis reestigita kaj pli bone protektita kontraŭ la ruinigadoj de tempo fare de la fondaĵo Argos kaj la Flandra Komunumo.
Ekde la frua 21-a jarcento, li proksime kun sia edzino Danielle Matthys laboras kaj ekspozicias ĉie en la mondo.