EdE-E - francaj
Daniel Eyquem | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1852 en Bordeaux |
Morto | 24-an de januaro 1926 (73-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Daniel EYQUEM [ekem] (nask. 13 marto 1852 en Bordeaux, mortis 24 jan. 1926 en Paris) estis franca esperantisto, supera juĝisto, prokuroro en Limoges.
Esperanto
Li aliĝis al E en 1906 kaj tuj entuziasmiĝis. Dum sia cetera vivo li laboris por la ideo.
Postenoj :
- Vicprez. de la grupo (1907).
- En 1923 elektita prez. de la SFPE.
La tasko estis malfacila. En tiu momento la Societo aliformiĝas; ĝi estis Asocio de individuoj; ĝi fariĝas unuiĝo de grupoj kaj federacioj. Malgraŭ sia aĝo, li akceptis tiun rolon.
Plie li pli speciale klopodis letere kaj persone ĉe la registaro kaj la grandaj publikaj institucioj. Al sia arda idealismo li kunigis flaman esperon kaj laboro-povon admirindajn.
Verkoj
- La Hundo parolanta. Duakta burleska komedieto. Eld. Esperantista Presejo Paris, 1921.
|
Antaŭe: | Prezidanto de la Societo Franca por la Disvastigo de Esperanto | Poste: |
---|---|---|
Maurice Rollet de l'Isle | 1923–1926 | Ernest Archdeacon |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.