Daniel Ellsberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1931 en Ĉikago, Ilinojso |
Morto | 16-an de junio 2023 (92-jaraĝa) en Kensington, Kalifornio |
Mortokialo | pankreata kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard • Cranbrook Educational Community • Harvard College • Cranbrook Schools |
Familio | |
Edz(in)o | Patricia Marx Ellsberg • Carol Cummings |
Infanoj | Robert Ellsberg • Mary Ellsberg • Michael Ellsberg |
Okupo | |
Okupo | oficiro • ekonomikisto • verkisto • pacaktivisto • interna alarmanto • spioninforma analizisto • politika aktivisto • soldato • publikigisto |
TTT | |
Retejo | https://www.ellsberg.net/ |
Daniel Ellsberg (naskiĝis la 7-an de aprilo 1931 en Ĉikago, Ilinojso, Usono; mortis la 16-an de junio 2023 en Kensington, Kalifornio, Usono) estis iama oficisto de la Usona Departmento de Defendo (pro sia kvinpinta konstruaĵo kromnomata Pentagono) kiu sekvis sian konsciencon kaj malkaŝis sekretajn informojn pri la mensogoj de la usona registaro pri la milito en Vjetnamio - la tiel nomataj "Pentagonaj paperoj". Ellsberg ekde tiam kampanjis por paco kaj instigis aliajn paroli la veron. En 2006 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (angle)
- retejo de la fondaĵo "Libereco de la Gazetaro" (angle)
- prezento per la premia komisiono (angle)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.