Daniel Bomberg (c1483–1549) | ||
---|---|---|
Hiddoushei Berakhot verkita de Rashba (1235-1310), presita de Daniel Bomberg - Venecio, 1523. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ1483 en Antverpeno, Belgio | |
Morto | 21-a de decembro 1553 en ĉAntverpeno, Belgio | |
Lingvoj | hebrea • latina vd | |
Ŝtataneco | Suda Nederlando vd | |
Profesio | ||
Okupo | tipografo • artovendisto • eldonisto • presisto vd | |
Laborkampo | Hebrew prints • pressing vd | |
Aktiva en | Venecio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Daniel BOMBERG estis belga hebreisto, bibliisto, tipografo kaj eldonisto de sennombraj hebreaj biblioj kun komentoj, kaj aŭtoro multaj gramatikaj, leksikografaj filozofaj kaj etikaj verkoj. En la 7-a de decembro 1515, Bomberg sukcesis havi privilegion de la papo Leono la 10-a por eldoni librojn en la hebrea. En 1517, ĉiuj privilegioj estis revokitaj, tamen Bomberg ree havis siajn rajtojn konfirmitaj de la Senato en 1518. Kiam la privilegioj elspiris en 1525, Bomberg provis renovigi la rajtojn je 5 pliaj jaroj sed la Senato, timante komplikaĵojn kun la ekleziaj aŭtoritatuloj decidis ne plu pasigi la decidoproponon.[1]
En 1548 la papo Paŭlo la 3-a ekspedis sian ambasadoron por cenzuri la veneciajn hebreajn publikaĵojn, sed Bomberg argumentis, ke la malnovaj manuskriptoj ne devas ŝanĝiĝi, kaj sukcese rezistas al la papa premo. Kvankam la eklezio ne sukcese influis la presadon de Bomberg dum lia vivo, antaŭ 1553 la Talmudo estis bruligita en Italio kaj la eklezio aktive serĉis limigi sian publikigon kaj cirkuladon.
Lia eldonejo presis ĉirkaŭ 200 hebreajn librojn, inklude de Siddurim (preĝolibroj), responsa[2], juraj kodoj, verkoj de filozofio kaj etiko, komentoj kaj pli. Li estis la unua hebrea presisto en Venecio kaj la unua ne-juda presisto de hebreaj libroj.
Biografio
Lia patro Cornelis van Bomberghen estis Kapelmajtro en Antverpeno ĉirkaŭ 1501. Marino Sanuto la Juna nomas lin "Daniele da Norimberga" (Nurenbergo), sed ĉi tio eble estas simpla miskompreno. Li establiĝis kiel librokomercisto en Venecio, kun granda riĉaĵo disponebla, tiam kiam li amikiĝis ĉirkaŭ 1514 al Felice da Prato, judo, kiu konvertiĝis al katolikismo kaj eniris la ordon de la Grandaj Aŭgustenanoj, el kiu li lernis la hebrean.
Li financis la presadon de latina traduko de la Psalmaro farita de la religiuloj, dediĉita al papo Leono la 10-a, eldonita la 5-an de septembro, 1515 de la presisto Peter Liechtenstein. La 23an de aprilo, la tri viroj petis de la veneciaj aŭtoritatoj rajtigon presi, kun ekskluziveco de dek jaroj, por aliaj tekstoj, inkluzive de du hebreaj Biblioj kaj la latina traduko de la kabalaj traktatoj Sefer ha-temuna kaj Imre Shefer; la rajtigo estis donita, sed la projekto sukcesis nur por la Biblioj.
Verkaro
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Rashi (1039-1105)
- Leono la 10-a (1475-1521)
- Majmonido (1138-1204)
- Francisco Jiménez de Cisneros (1436-1517)[3]
- Marcus Marulus (1450-1524)
- Hieronymus Bosch (1450-1516)
- Abraham Farissol (1451-1525), biblikomentisto
- Gershom Soncino (1460-1534)
- Marin Sanudo (1466-1536)
- Teseo Ambrogio degli Albonesi (1469-1540)
- Elijah Levita (1469-1549)
- Jacob Ben Chajim Ibn Adonijah (1470-1538)
- Julius Caesar Scaliger (1484-1558)
- Nikolaus Clenardus (1495-1542)
- Peter Liechtenstein (aktiva inter 1497-1528)
- Guillaume Postel (1510-1581)
- Guillaume Postel (1510-1581), erudiciulo k humanisto
- Cornelius Adelkind (aktiva inter 1519 k 1554)
- Christoffel Plantijn (1520-1589)
- Felix Pratensis (m. 1539)
- Johannes Buxtorf (1564-1629)
- Marco Antonio Giustiniani (1619-1688)
- Julius Fürst (1805-1873), orientalisto
- Christian David Ginsburg (1831-1914)
- Karl Steiff (1846-1914), bibliotekisto
- David Günzburg (1857-1910), orientalisto
- Max Döllner 1874-1959)
Referencoj
- ↑ Copyright in the Renaissance: Prints and the Privilegio in ...
- ↑ Responsa konsistas je korpaj da skribaj decidoj kaj verdiktoj, donitaj de juraj fakuloj responde al demandoj adresitaj al ili. En la moderna epoko, la esprimo estas uzita por priskribi decidojn kaj verdiktojn faritajn de akademiuloj en historia religia juro.
- ↑ Britannica.com