Dani Alves
Persona informo
Naskonomo Daniel Alves da Silva
Naskiĝo 6-an de majo 1983 (1983-05-06) (40-jaraĝa)
en Juazeiro
Lingvoj hispana portugala brazilportugala angla
Ŝtataneco Brazilo Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.danialves.com/
Dani Alves antaŭ matĉo de FC Barcelona en 2011

Daniel Alves da Silva, kutime nomata nur Dani Alves (prononco ˈdɐ̃ni ˈawvis), estas brazila futbalisto kiu ludis kiel dekstra malantaŭo en la Brazila nacia teamo. Li estas la plej pimpa ludanto en piedpilka historio, kun 46 titoloj en sia altranga kariero.[1]

Li naskiĝis la  6-an de majo 1983 en Joazeiro, susbŝtato Bahio, do nun estas 40-jara. Ekde la jaro 2008 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo FC Barcelona - antaŭe li ses jarojn kiel futbalisto laboris por la klubo Sevilla FC. Krome Dani Alves ekde la jaro 2006 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Matĉe li en la nacia teamo rekoneblas per la numero "2".

La 20-an de januaro 2023, estis raportite ke Alves estis arestita kaj alportita antaŭ juĝisto sur suspekto de seksperforto kaj seksa atenco. Sekvante la akuzojn, lia teamo decidis ĉesigi lian kontrakton kun la klubo.[2]

Referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.