Dancu Marionetoj! | ||
---|---|---|
![]() Dancu Marionetoj! | ||
Aŭtoro | Julio Baghy | |
Eldonjaro | 1927 | |
Urbo | Budapeŝto | |
Eldoninto | Julio Baghy | |
Paĝoj | 176 | |
Dancu Marionetoj! [1][2][3] estas originale esperantlingve verkita novelaro de Julio Baghy. Ĝi unue aperis 176-paĝe en Budapeŝto en la jaro 1927. Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.
Enhavo
La novelaro konsistas el 11 noveloj:
- Preludo: noveleto, kiu rerakontas la miton de Adamo, Evo, kaj Edeno.
- Kain kaj Abel reinterpretas la miton de murdo de Habelo far Kaino kiel konflikton pro kokriteco.
- Unu el la kvar
- Uragano
- La metropolo malsatas
- Nur homo
- Kiel Mihok instruis angle: humura novelo pri militkaptito en Siberio. La tajloro Miĥaelo Mihok, konskripcie servinta kaj nun militkaptito, ruze instruas Esperanton al rusa leŭtenanto, kiu fakte volis lerni la anglan. Ĉi tiu novelo ankaŭ troviĝas en la antologio Nova Esperanta krestomatio.
- Pasero stulta
- Tri kamaradoj
- La koro de parenco
- Sonĝo de la Morto
Recenzoj
![](../I/Dancu_marionetoj.jpg.webp)
Unua paĝo el la libro kun subskribo de la aŭtoro
![]() |
|
![]() |
|
![]() |
|
![]() |
|
Referencoj
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4869 paĝo 408.
- ↑ Dancu Marionetoj! en Enciklopedio de Esperanto, 1934
- ↑ Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 94, ISBN 978 1 59569 090 6
Eksteraj ligiloj
- Dancu Marionetoj! (esperante). Egalite.hu. (Interreta versio de la novelaro)
- Slipo de Biblioteko Hippolyte Sebert Arkivigite je 2019-02-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.