Danco estas mova socia aktiveco, praktikata precipe dum akompano de muziko. La danco povas enigi pli bonan humoron kaj ankaŭ ĝi estas esprimo de sentoj de dancisto, do ĝi povas esti konsiderata kiel speco de arto.
La estiĝo de danco estas metata en periodo de familia socio, kie ĝi potencigis ritajn ceremoniojn. Tiun ĉi funkcion ĝi havis ĝis malnovepoko, kiam al tiu ĉi funkcio aliĝis ankoraŭ arta funkcio. Tiutempe ne ekzistis danco en geopo, sed sole individua danco - arto aŭ danco grupa - rita.
En la 20-a jarcento estiĝis vico de konkursoj, kiuj diferenciĝas laŭ speco de danco. Kun la sistemo de konkursoj estiĝis ankaŭ sistemo de taksado por diversaj dancoj, tiu ĉi taksado estas fondita je kombino de subjektivaj impresoj (ĝojo el danco, esprimo en la vizaĝo, natureco ktp.) kaj je objektivaj faktoj kiel estas komplikeco de danca prezento kaj ties faro (precipe ĉe akrobataj dancoj oni taksas interrilaton inter intenco kaj faro). Vidu artikolon balo.
Oni povas indiki distingon inter la kuntekstoj de pli profesia sceneja dancado kaj pli spontana partoprenema dancado,[1] kvankam tiuj du kategorioj ne ĉiam estas komplete apartaj.
Eblus abstraktigite vortumi, ke danco estas "traduko de inspiro, plej ofte melodia aŭ ritma, al movado". Dancado estas rito, parto de tradicia kutimaro, performa arto, sporta disciplino, speco de psikoterapio, ertaltira, militinstiga, religia formo de socia interago aŭ simple esprimo de emocio.
Aliaj formoj de homa movado estas foje konsiderataj kiel havantaj dancecan kvaliton, kiel batalartoj, gimnastiko, kuraĝigistinado, arta sketado, sinkrona naĝado, marŝobandoj kaj multaj aliaj formoj de atletiko.
Variaj kaj universalaj signifoj [2]
Danco estas tre grava parto de multaj kulturoj tra la mondo. En kelkaj el ili, danco estas pli ol nur ekzercado aŭ amuziĝo, ĝi estas parto de religiaj ceremonioj, familiaj celebraĵoj, sociaj okazaĵoj, kaj aliaj esencaj aspektoj de la vivo. La danco estas eble unu el la plej primitivaj formoj de artefarado, kiu estas estigita per la movado de la korpo kun la esprimoj de sentoj kaj ideoj.
La danco havas longan kaj elstaran historion, kaj estis praktikata fare de homoj dum multaj jarcentoj. Ekzistas multaj variaj formoj kaj stiloj de danco kiuj evoluis kaj disvolviĝis, kaj ankaŭ ekzistas multaj kialoj kaj avantaĝoj por praktiki ĝin.
Danco povas havi multajn pozitivajn efikojn sur onian fizikan kaj mensan sanon. Ekzemple, danco implikas movojn, kiuj postulas fizikan streĉon kaj povas esti tre bonaj kiel kardiovaskula ekzerco. La danco povas helpi plibonigi la respirsistemon, kaj reduktas la riskojn de koraj malsanoj. Ĝi ankaŭ stimulas la cerbon, ĉar oni bezonas lerni novajn movojn kaj sekvi muzikajn ritmojn. Tio plibonigas la memoron, la kognan kapablon kaj kreas senton de pli da memfido.
Ĝi ankaŭ helpas oniajn emociojn. Danco povas redukti streson kaj maltrankvilon. Ĝi povas helpi al vi senti vin pli feliĉa kaj pli liberema. Multaj dancoj estas sociaj kaj implikas partoprenon de aliaj homoj. Tio plibonigas oniajn sociajn interagojn, kiel la komunan laboron, la komunikadon, la empation ktp.
Danco donas gravan kaj grandan kontribuon por la homa kogna disvolviĝo, kaj ĝi havas interesan rolon kiam oni parolas pri sociemo kaj interrilatiĝo. Per ĝi, oni povas esprimi sentojn, rakonti historiojn, kaj komuniki sen vortoj.
Historio
Antikva epoko
La plej malnova konservita dokumentado de dancado estas hindaj rokaj pentraĵoj, kiuj originis en la periodo de kvina ĝis tria jarmiloj antaŭ nia erao. Pentraĵo en la kavernoj de Bhimbetka montras formacion de dancado en vico[3] Reprezentaĵoj de la plej fruaj formoj de hinduismo bildigas la dion Ŝivao kiel "Reĝo de la danco". Inter la jaroj 400 kaj 200 en Hindio ekestis la libro Natjaŝastra , en Esperanto "Sankta scienco de danco", la plej influa frua verko pri dancado.
En antikva Egiptio ekzistis ritaj dancoj, kiu montris la morton kaj renaskiĝon de la dio Oziriso - tiuj dancoj estis teknike tiel kompleksaj ke ilin nur povis plenumi profesiaj dancistoj.
La loĝantoj de antikva Grekio sistemigis la dancadon laŭ diaĵoj kaj iliaj asociitaj emociaj esprimoj. Grava historia dokumento estas la priskribo de la helenisma cirklodanco (malnovgreke ἡ χορεία, hē ĥoreía) en la verkaĵo Iliado de Homero, kreita inter la 8-a kaj 6-a jarcentoj antaŭ nia erao. ekstazaj dancoj estis parto de la Dionizadoj, festoj honore al la dio Dionizo, el kiuj poste evoluis la teatraj ĝenroj dramo kaj komedio. En tiuj formoj de teatro ofte partoprenis koruso, kies movadoj estis fiksitaj kiel Χορογραφία, "koreografio" - el tio evoluis la moderna koncepto de koregrafio. Terpsiĥoro (Τερψιχόρη), laŭ la helena mitologio, estis muzo de danco, de teatra ĥoro kaj, laŭ aliaj, ankaŭ de muziko kaj tekstoj de kanzonoj. Oni reprezentas ŝin kun kronoj el floroj kaj liro en la manoj.
Renesanco
Kvankam en la eŭropa Mezepoko oni sendube ĉiam dancis, precipe en la farmistaj sezonaj festoj, pri tio ekzistas nur malmultaj dokumentoj. En la komenco de la 15-a jarcento, signifa ŝanĝo okazis kiam la dancado de miksitaj paroj iĝis populara ŝatokupo en la kortumoj de eŭropaj nobeloj. La apero de la unua ceremonia gvidanto de kortuma danco kaj la apero de la unuaj manlibroj pri dancado substrekas la fakton ke la danco iĝis parto de la nobela vivostilo. La kortuma poeto de Francisko Sforza Antonio Cornazzano (1429-1484), krom multnombraj aliaj skribaĵoj ankaŭ verkis "libron pri la arto de dancado" (itale Libro dell'arto del danzare, 1460). La danse basse, populara danca formo en la Renesanco, estis esence procesia danco kun graciaj ceremoniaj movadoj, kiujn povus ankaŭ plenumi la sinjorinoj en siaj malkomfortaj vestaĵoj. Inter la plej popularaj dancoj de tiu speco estas la Pavano ("pava danco"). La gajeco kaj inklino al pli liberaj moroj de la frua 16-a jarcento kondukis al la enkonduko de danse haute ("alta danco") kiu postulis rapidajn movojn, saltojn kaj fizikan lertecon. La unua tia danco estis la Galjardo el Italio, kiu danciĝis precipe sen mantuŝo en diversaj paŝoj kaj saltoj. Ankaŭ la dancoj Korento, Alemando kaj la tre populara Gavoto de la 17-a jarcento apartenas al tiu grupo.
La viglaj dancoj de la supera klaso de la 16-a jarcento estis stiligitaj kopioj de la dancoj de la tiutempaj malaltaj klasoj. En la dua duono de la 16-a jarcento la dancoj iĝis pli unuecaj kaj samtempe pli spektaklaj. Danclernejoj en la gravaj eŭropaj kortumoj instruis dancadon al la nobeloj, tiel ke la plej popularaj dancoj povis esti facile kopiataj de unu lando al alia. Talentaj balaj reĝisoroj organizis superbajn prezentojn, en kiuj dancado, kantado, recitativoj kaj pantomimo estis kombinataj en riĉe ornamita kadro. La libro Orchésographie el 1588 de Thoinot Arbeau estas konsiderata la plej bona dokumenta fonto pri la dancado de la malfrua renesanco.
Baroko
La baroka danco sekvis la jam disvolvigitan dancemon denove en Francio (ballet de cour aŭ kortuma baleto), kie ĝi evoluigis la instrumentan muzikon, de unika melodio sed kun ritmaro adaptita al danco. Li estis patronita speciale de la reĝo Ludoviko la 14-a, kiu organizis el danco grandajn spektaklojn (Ballet de la Nuit (nokta baleto), 1653, en kiu la reĝo mem partoprenis kiel rolulo suno), kaj kreis en 1661 la Reĝan Akademion de Danco. Kiel koreografo elstaris Pierre Beauchamp, kreinto de la danse d'école (lerneja danco), nome la unua sistemo pedagogia por danco. La ĉefaj tipoj de danco tiuepoke estis la jenaj: menueto, bourrée, polonezo, rigaudon, allemande, zarabande, passepied, gigue, gavotte, ktp. En Hispanio populariĝis aliaj diversaj dancostiloj kiel la jenaj: seguidilla, zapateado, chacona, fandango, jota, ktp.[4]
En la 18a jarcento - nome la epoko de Rokoko - pluis la franca hegemonio, kaj en 1713 oni kreis la Baletlernejon de la Operejo de Parizo, nome la unua dancakademio. Raoul-Auger Feuillet kreis en 1700 sistemon de notacio por danco, por transkribi la diversan varion de dancomovoj. En tiu epoko la klera danco eksendependiĝis el poezio, opero kaj teatro, kaj atingis aŭtonomecon kiel propra arto, kaj eĉ formulis propran vortotrezoron. Oni ekverkis muzikajn verkojn nur por baleto, elstare Jean-Philippe Rameau – kreinto de la opéra-ballet –, kaj ekaperis nomoj de elstaraj dancistoj, kiel Gaetano Vestris kaj Marie Camargo. Je popola nivelo, la moda danco estis la valso, de takto ¾, dum en Hispanio aperis la flamenko.[5]
Dum la novklasikismo la ĝenro baleto ĝuis grandan disvolvigon, ĉefe pro la teoria kontribuo de la koregrafo Jean-Georges Noverre kaj lia koncepto ballet d'action (agadbaleto), kiu elstarigis la senton super la gesta rigideco de la aaademia danco. Oni serĉis pli grandan naturalismon kaj pli bonan kongruon de muziko kaj teatro, fakto perceptebla en la verkoj de la komponisto Christoph Willibald Gluck, kiu nuligis multajn konvenciojn de la baroka danco. Alia elstara koregrafo estis Salvatore Viganò, kiu donis pli grandan viglan buntecon al la «baletanaro», nome la dancistaro kiu akompanas la protagonistajn dancistojn, kiu akiris sendependecon rilate al tiuj.[6]
Romantismo
La romantisma danco rekuperis emon por la popoldancoj, la folkloraj dancoj, multaj el kiuj oni malforgesigis. Aperis la klasika vestaĵaro de baleto (nome la tutuo), por la unua fojo en la Baleto de la Monaĥinoj de Robert le Diable (1831), de Giacomo Meyerbeer. Oni ekkomponis muzikon pure por baleto, kaj elstaris Coppélia (1870), de Léo Delibes. El teoria vidpunkto, elstaris la figuro de la koregrafo Carlo Blasis, ĉefa kreinto de la moderna baleto ĉar kodigis ĉiujn teknikajn aspektojn koncerne al danco: en La kodo de Terpsiĥoro (1820) li rilatis la dancon kun la aliaj artoj, farante studojn de anatomio kaj korpaj movoj, ampleksigante la vortotrezoron rilate al la danco, kaj distingante variajn tipojn de dancistoj laǔ ilia fizika aspekto. Li ankaǔ enkondukis la dancon sur la piedpintoj, en kiu elstaris Marie Taglioni kaj Fanny Elssler. En popularaj dancoj, pluis la modo de valso, kaj aperis la mazurko kaj la polko.[7]
Meze de la 19-a jarcento, pro la muzika naciismo, la geografia centro pri kreado kaj plinovigo pasis el Parizo al Sankt-Peterburgo, kie la Imperia Baleto atingis nivelojn de granda brilo, kun kerna centro en ties Mariinskij-Teatro – kaj, poste, en la Bolŝoj-Teatro de Moskvo –. La ĉefa figuro en la kunformado de la rusa baleto estis Marius Petipa, kiu enkondukis tipon de rakonta koregrafio en kiu la propra danco estas kio rakontas la historion. Li faris baletojn pli longajn, de ĝis kvin aktoj, konvertante la baleton en granda spektaklo, kun brilaj surscenigado, elstare lia kunlaboro kun Pjotr Ĉajkovskij en ti esceptaj verkoj: nome La bela dormantino (1889), La Nuksrompilo (1893) kaj la Cignolago (1895). Je popola nivelo, la plej fama danco de la epoko estis la kankano, dum en Hispanio aperis la habanero kaj la ĉotiso.[8]
Nuntempa danco
La nuntempa danco startis denove per la hegemonio de la rusa baleto atingita fine de la 19a jarcento: Miĥail Fokin donis pli da gravo al esprimivo super la tekniko; lia verko Les Sylphides (1907) inaŭguros la «atmosferan baleton» – nome nur danco, sen intriga fadeno –. Sergej Djagilev atingis grandegan sukceson pere de la Rusaj Baletoj en Parizo, enkondukante la dancon en la avangardajn tendencojn: lia unua granda sukceso estis la polovcianaj dancoj de la Princo Igorj de Aleksandr Borodin (1909), al kiu sekvis La Fajra Birdo (1910), Petruŝko (1911) kaj La konsekro de la printempo (1913), de Igor Stravinski; finfine, Parade (1917) estis mejloŝtono ene de la avangardo, kun muziko de Erik Satie, koregrafio de Leonid Mjasin, libreto de Jean Cocteau kaj dekoracio de Pablo Picasso. En la grupo de Djagilev elstaris la dancistoj Vaslav Nijinski, Anna Pavlova kaj Tamara Karsavina. Pro la Soveta Revolucio la rusa baleto iĝis ilo de politika propagando, kaj perdis grandan parton de sia kreivo, kvankam aperis grandaj dancistoj kiel Rudolf Nurejev kaj Miĥail Bariŝnikov, kaj oni produktis memorindajn verkojn kiel Romeo kaj Julieta (1935) kaj Cindrulino (1945), de Sergej Prokofjev, kaj Spartako (1957), de Aram Ĥaĉaturjan. Krome elstariĝis la sistemo pedagogia ideota de Agripina Vaganova.
La ekspresionisma danco estis rompo disde la klasika baleto, ĉar serĉis novajn formojn de esprimivo baze sur la libereco de la korpa gestaro, liberigita el ligiloj de metriko kaj ritmo, en kiu graviĝis la korpa memesprimivo kaj la rilato kun la loko. Ĝia ĉefa teoriulo estis la koregrafo Rudolf von Laban, kiu kreis sistemon kiu klopodis integrigi korpon kaj animon, metante emfazon al la energio kiu eliras el la korpoj, kaj analizante la movon kaj ĝian rilaton kun la spaco. Tiu nova koncepto kristaliĝis ĉe la dancistino Mary Wigman. Sendepende, la granda figuro de komenco de la jarcento estis Isadora Duncan, kiu enkondukis novan dancoformon, inspiritan en grekaj idealoj, plej malferma al la improvizo, al la spontaneco.
En la intermilita periodo elstaris la franca kaj brita skoloj, same kiel ekelstariĝis dancistoj de Usono. En Francio, la Baleto de la Opero de Parizo revenis al la brilo de la romantisma epoko, danke ĉefe al la laboro de Serge Lifar, Roland Petit kaj Maurice Béjart. En Granda Britio elstaris figuroj kiel Marie Rambert, Ninette de Valois, Frederick Ashton, Antony Tudor, Kenneth MacMillan, Margot Fonteyn, ktp. En Usono, kie estis malabunda tradicio, oni alvenis en malmulta tempo al alta nivelo de kreivo kaj profesieco, danke al unuarange pioniroj kiel Ruth Saint Denis, Martha Graham, Doris Humphrey kaj Agnes De Mille. La rusa George Balanchine – aperinta el la kompanio de Djagilev – instaliĝis tie en 1934, kaj tie fondis la School of American Ballet (Lernejo de usona baleto), kaj produktis spektaklojn kiuj renomis lin kiel unu de la plej bonkvalitaj koregrafoj de la jarcento. En la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj elstaris la plinoviga aktiveco de Merce Cunningham kiu, influita de la abstrakta ekspresionismo kaj la hazarda muziko de John Cage, enkondukis la dancon bazitan sur la hazardo, la ĥaoso, la sentialo (chance choreography). Alia granda mejloŝtono de la epoko estis West Side Story (1957) de Jerome Robbins.
Kun Paul Taylor la danco eniris en la etoson de la postmoderneco, per dekomenca manifesto en lia Duet (1957), kie li restis senmova ĉe pianisto kiu ne ludis la pianon. La postmoderna danco enkondukis la ĉiutagon, la ordinarajn korpojn kontraŭ la stiligitaj korpoj de la klasikaj dancistoj, kun kombino de stiloj kaj influoj, el orientaj al folkloraj, aligante eĉ movojn de aerobiko kaj kickboxing. Aliaj postmodernaj koregrafoj estis Glen Tetley, Alvin Ailey kaj Twyla Tharp. En la lastaj jardekoj de la 20a jarcento elstaris koregrafoj kiel William Forsythe kaj Mark Morris, same kiel la nederlanda skolo, reprezentata de Jiří Kylián kaj Hans van Manen, kie edukiĝis ankaŭ la hispano Nacho Duato. Je la kampo de popularaj dancoj, en la 20-a jarcento ekzistis granda diverseco de stiloj, inter kiuj rimarkindas: fokstroto, ĉarlestono, frapodanco, ĉaĉao, tango, bolero, pasodoblo, rumbo, sambo, kongao, merengeo, salso, twist, rokenrolo, lunpaŝado, hustle, breakdance ktp.[9]
Dancostiloj
Ekzistas grandega gamo da dancaj formoj. Ĝis nun ne akceptiĝis universala skemo kategoriigi la diversajn dancojn, kaj tial ankaŭ ĉi tie nur prezenteblas proksimuma orientiĝo, ne klasifika sistemo. Eblas trovi trajtojn, laŭ kiuj dancoj pli-malpli meteblas en grandajn grupojn, sed ekzaktaj kriterioj por dividoj al certaj subgrupoj ne troveblas.
Kutima kategoriigo ordigas laŭ la socia evento aŭ celo de la danco. Laŭ evento grupigeblas ritaj dancoj kun religia fono, popolaj aŭ folkloraj dancoj ligitaj al tradiciaj etnaj kutimaroj, kaj sociaj dancoj, kiuj praktikatas en sociaj festoj ĉiuspecaj. Laŭ celo diferencigeblas la arta danco, turnira danco, kiu rigardatas sporta disciplino, terapia aŭ medita dancado, prezenta danco sur scenejo, rigardata de pli aŭ malpli granda publiko, la pure distra dancado kaj la svata danco, kies celo estas impresi deziratan ontan partneron kaj proksimiĝi al la persono dezirata por kutima para vivo.
Ankaŭ popularas grupigo laŭ la nombro de dancantoj en unuopan dancon, paran dancon kaj grupan dancon - iom malfacilas ke ene de sola danco eblas miksi tiujn tri formojn. Grupajn dancojn laŭ la geometria formo de la danca grupo eblas plu diferencigi je cirkla danco, ĉena (unu dancisto post alia) kaj vica (unu dancisto apud alia) dancoj. Specifa grupo estas la formacia danco, en kiu la geometria formo de la danca grupo ofte ŝanĝiĝas.
Troveblas multaj pliaj karakterizaĵoj, laŭ kiuj diferencigeblas dancoj, precipe ecoj de la danca tekniko, sed tiaj diferencigoj uzatas kompare malofte.
Folklora, historia kaj spiriteca danco
Aparte vastan gamon da formoj havas la popolaj aŭ folkloraj dancoj, kiuj tre diferencas laŭ la lokaj etnoj kaj ties tradicioj. Ekzemplo pri internacie konata tradicia folklora danco estas la hula danco de Havajo, alia pri relative moderna folklora danco la gumbota danco el Sudafriko. Teknike elstaras interalie la sida danco el la insuloj de suda Pacifika Oceano kaj la glava danco de Skotlando.
Specifaj formoj de danco evoluiĝis el la festado de karnavalo. En okcidenta Germanio kaj najbaraj regionoj de Nederlando kaj Belgio konatas specife karnavalaj scenejaj dancoj de knabinoj (nuntempe ankaŭ malofte de geknaboj) en napoleonecaj gardistaj kostumoj, kies kulture origina ideo estis moki pri la okupado de Rejnlando fare de la napoleona armeo komence de la 19-a jarcento, sen ke oni povuas puni tiun kaŝan esprimon de protesto. Specifa danca ĝenro la "gardistaj dancoj" tamen nur iĝis en la 1920-aj jaroj, kiam aldoniĝis elementoj de la vicaj dancoj de knabinoj el la tiutempaj scenejaj danc-spektakloj. Internacie pli konatas la Sambo de la brazila karnavalo.
La termino "historia danco" celas la revivigon de historie malaperintaj dancoj, aparte el la eŭropa mezepoko, pere de nuntempaj dancgrupoj. Ili praktikas dancojn jam menciitajn en la supra ĉapitro "Renesanco", kiel ekzemple Pavano (la "pava danco"), Galjardo, Korento, Alemando aŭ Gavoto.
Formoj kiel tranco, nome dancoj (ekzemple en Balio, foje dancataj nudpiede paŝante sur ardanta karbo) aŭ sakralaj dancoj (de modernaj kristanaj eklezioj aŭ ezoteraj movadoj) celas spiritajn spertojn dum la dancado. Centras la koncentriĝo pri la propra korpo kaj meditado dum la dancado. Aparte konata formo de tia dancado estas la turniĝantaj derviŝoj en Turkio. Ankaŭ judoj praktikas dancadon kaj en religiaj kaj en sociaj ceremonioj.
Sceneja dancado
Sceneja dancado krom parola teatro kaj muzika teatro estas la tria tradicia formo de teatro. Aparte la baleto per sia longa tradicio tre influis aliajn formojn de arta dancado. Komence de la 20-a jarcento Isadora Duncan iniciatis movadon kontraŭ la rigidaj konvencioj de la klasika baleto. Tiu ideon de "libera dancado" interalie pluevoluigis Ruth St. Denis, Mary Wigman ("esprima danco") kaj Martha Graham ("moderna danco"). Post la Dua Mondmilito kaj aparte en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ekestis vasta gamo de novaj koreografiaj stiloj kaj dancaj teknikoj, ekzemple "danca teatro" laŭ Pina Bausch, la japana ĝenro butoo kaj formo nomata "novklasika baleto" laŭ Uwe Scholz). La aktualaj stiloj kaj evoluoj de sceneja dancado resumiĝas per la termino nuntempa danco.
Socia dancado
Socia dancado laŭ la moderna difino de la programo de la monda danca konsilio dominiĝas per para dancado laŭ muzikaĵoj de la ĝenroj valso, diskoteka popmuziko kaj svingo. En multaj landoj aldone popularas latinamerikaj dancoj (kiel ĉaĉao, sambo aŭ merengo) kaj kiel aparta kategorio tango, aparte la klasika argentina tango.
La dancaro laŭ svinga muziko, evoluiĝinta el la ĵaza muziko de Usono, per dancoj kiel Lindy Hop, Charleston, Shag, Balboa kaj Boogie-Woogie gvidis al la danca ĝenro rokenrolo.
Krom tiuj "klasikaj" modernaj sociaj dancoj ekzistas modaj dancoj, kiuj ofte popularas nur mallonge kaj foje danciĝas laŭ unuopa difinita muzikaĵo, kiel ekzemple la danco Lambada.
Aparta formo de sporta socia dancado estas la rulseĝa dancado, en kiu paroj kun unu korpe handikapita kaj unu nehandikapita partnero komune plenumas sociajn dancojn. Ankaŭ aparta celo de danco estas la danca terapio, kiu estas grupiĝo de pluraj skoloj de per-arta psikoterapio, en kiuj centras dancado en servo de psika kuracado. La libere improvizata dancado, komprenata kiel ĉiu speco de movado kun krea esprimo kaj komunika rolo, celas la individuan esprimon, komprenon kaj prilaboron de emocioj kaj interhomaj rilatoj.
Spektakla dancado
Spektakla dancado krom la artaj, sportaj aŭ religiaj dimensioj provas aparte fokusigi la distron de la publiko.
Frapa dancado aparte karakteriĝas per tio, ke la dancistoj plejparte agas per piedaj movoj, dum movado de la resta korpo estas pli limigita. La ŝuoj havas metale fortigitajn plandojn, tiel ke ĉiu kontakto de la plandoj kun la planko kaŭzas bone aŭdeblan klakan sonon kaj la dancistoj per siaj piedaj movoj agas kiel ritmomuzikistoj.
Ĵaza kaj moderna dancado grupigas vastan gamon de dancoj, kiuj iom post iom evoluis el la ĵazo. Krom la klasika ĵaza danco kaj moderna danco en tiu kategorio estas pluraj dancaj formoj aparte praktikataj en la junulara kulturo, ekzemple hiphopo aŭ stilo nomata popping, en kiu la dancistoj imitas la movadojn de robotoj. Kompare tre malsamas la tiel nomata rompdancado, en kiu la dancistoj per nekutime multa kontakto de manoj, ŝultroj kaj dorso al la grundo plenumas akrobatecajn movojn.
La ventra danco, pro siaj karakterizaj movadoj de la pelvo kaj de la ventro inter la koksoj, estas dancata ofte de virina, malpli ofte de vira dancisto, foje ankaŭ de grupoj. Kvankam ĝi ofte interpretiĝis erotike, la orientala danco principe ne estas erotika danco. Butoo (舞踏 Butō?) estas formo de japana danca teatro kiu ampleksas diversan gamon de agadoj, teknikoj kaj instigoj por dancado, prezento kaj movado. Oftaj karakterizaĵoj de la arto inkludas ludemajn kaj groteskajn figuraĵojn, tabuajn temojn, ekstremajn aŭ absurdajn mediojn, kaj la scenejaj dancadoj estas tradicie farataj en blanka korpofarbado kun malrapida, tre kontrolita moviĝo.
Se dum la dancado uzatas brulantaj torĉoj, uzatas la termino "fajrodanco". La speco de la akompana muziko povas forte varii, de orientala muziko tra rokmuziko, popmuziko aŭ hiphopo ĝis muziko de la eŭropa mezepoko.
Kontaktdanco
Kontaktdanco, ankaŭ nomata kontaktimprovizado, estas danco-praktiko en kiu la kontaktpunktoj inter la partoprenantoj estas deirpunkto de esplorado tra improvizitaj movoj. Temas pri tre libera movoformo kiu konsistas el moderna danco, gimnastiko kaj luktosporto kaj kiu metas grandan emfazon sur komuna improvizado. Kontaktdanco povas esti praktikata de du aŭ pli da partoprenantoj. Kontaktdanco estas konsiderata kiel speco de improvizita danco kaj estas unu el la plej konataj formoj de postmoderna danco.
Aliaj
Pri la multnombraj pliaj dancstiloj provizore simple informu la sekva listo de ligiloj al apartaj artikoloj:
- Baleto
- Danca terapio, interalie biodanco
- Formacia danco
- Nuntempa danco (=nuntempaj skoloj de klasika danco)
- Ventra danco aŭ foje orienta danco
- Popoldanco
- Klakdanco
- Salona danco
- Sporta danco
- Rokenrolo
- Rompdancado
Dancoj
Aparta temo de danco estas arta sketado.
Popoldancoj
Specialaj movoj
Listo de dancistoj
Iuj aparte konataj dancistoj estas
- Carmen Amaya (1913–1963), hispana Flamenko-dancistino
- Fred Astaire (1899–1987), usona frapdancisto
- Jane Avril (1868–1943), franca Cancan-dancistino
- Josephine Baker (1906–1975), usona sceneja dancistino
- James Brown (1933-2006), usona kantisto kaj rompdancisto
- Isadora Duncan (1877–1927), usona dancistino, koreografino, pioniro de ekspresionisma danco
- Michael Flatley (naskiĝis en 1958), usona dancisto, koreografo kaj produktisto de irlanda frapa dancado
- La Goulue (1866–1929), franca Cancan-dancistino
- Martha Graham (1894–1991), usona dancistino kaj koreografo
- Mata Hari (1876–1917), niederlanda sceneja dancistino kaj spionino por Nazia Germanio
- Michael Jackson (1958-1909), usona popkantisto kaj dancisto
- Gene Kelly (1912–1996), usona frapdancisto kaj aktoro
- Ginger Rogers (1911-1995), usona frapdancistino
- Marika Rökk (1913–2004), germania sceneja dancistino
Rilataj temoj
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri danco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[10]:
„ Facile estas danci, se la feliĉo kantas. ” „ Danci kiel kato ĉirkaŭ poto. ” „ Danci laŭ ies fajfilo. ”
Referencoj
- ↑ Canadian National Arts Centre – Dance Forms: An Introduction Alirita la 28an de februaro 2019
- ↑ EsperantaRetradio Danco - varia esprimilo la 22-an de februaro 2023
- ↑ Bildo de la kavernoj de Bhimbetka:Danco en formacio (germane).
- ↑ Abad (2004), p. 25-35.
- ↑ Abad (2004), p. 37-66.
- ↑ Abad (2004), p. 37-56.
- ↑ Abad (2004), p. 57-90.
- ↑ Abad (2004), p. 92-122.
- ↑ Abad (2004), p. 124-363.
- ↑ listigo de la Arkivigite je 2011-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof
Bibliografio
- Abad Carlés, Ana (2004). Historia del ballet y de la danza moderna. Alianza Editorial, Madrid. ISBN 84-206-5666-6.
- Abra, Allison. "Going to the palais: a social and cultural history of dancing and dance halls in Britain, 1918–1960." Contemporary British History (Sep 2016) 30#3 pp. 432–433.
- Blogg, Martin. Dance and the Christian Faith: A Form of Knowing, The Lutterworth Press (2011), ISBN 978-0-7188-9249-4
- Carter, A. (1998) The Routledge Dance Studies Reader. Routledge. ISBN 0-415-16447-8.
- Cohen, S, J. (1992) Dance As a Theatre Art: Source Readings in Dance History from 1581 to the Present. Princeton Book Co. ISBN 0-87127-173-7.
- Daly, A. (2002) Critical Gestures: Writings on Dance and Culture. Wesleyan University Press. ISBN 0-8195-6566-0.
- Miller, James, L. (1986) Measures of Wisdom: The Cosmic Dance in Classical and Christian Antiquity, University of Toronto Press. ISBN 0-8020-2553-6.
Eksteraj ligiloj
- Wikisource Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Dance". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.
- Historic illustrations of dancing from 3300 BC to 1911 AD el Project Gutenberg
- United States National Museum of Dance and Hall of Fame
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dance en la angla Vikipedio.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Danza en la hispana Vikipedio.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Historia de la danza en la hispana Vikipedio.