Daler Kuzjajev | |
---|---|
en 2017 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1993 (31-jaraĝa) en Nabereĵnije Ĉelni |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio • Taĝikio |
Familio | |
Patro | Adyam Kuzyayev |
Frat(in)o | Ruslan Kuzyayev |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Daler Kuzjajev aŭ plennome Daler Adjamoviĉ Kuzjajev - cirile Далер Адьямович Кузяев, angle latinliterigata Daler Adyamovich Kuzyayev - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 15-an de januaro 1993 en Nabereĵnije Ĉelni, do nun estas 31-jara.
Li de 2007 ĝis 2012 futbale edukiĝis en la junulaj teamoj de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo, kaj ekde la jaro 2017 denove membras en ĝi, profesie ludante futbalon en la unua vira teamo de la klubo. Krome Daler Kuzjajev ekde la jaro 2017 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "7".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Daler Kuzjajev – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.