Dale Carnegie | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Dale Arley Carnegie | ||
Naskonomo | Dale Arley Carnegey | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1888 en Maryville | |
Morto | 1-an de novembro 1955 (66-jaraĝa) en Arbaraj Montetoj | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | limfomo vd | |
Tombo | Belton Cemetery vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | American Academy of Dramatic Arts • Maryville High School vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patrino | Amanda Elizabeth Harbison vd | |
Edz(in)o | Lolita Baucaire • Dorothy Carnegie vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • motivational speaker • instruisto • biografo • psikologo • preleganto vd | |
Laborkampo | psikologio • lectorship vd | |
Verkado | ||
Verkoj | How to Win Friends and Influence People ❦ Kiel seniĝi de zorgoj kaj komenci vivi ❦ Q124349645 vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dale CARNEGIE (naskiĝis la 24-an de novembro 1888, mortis la 1-an de novembro 1955) estis usona verkisto.
Li naskiĝis en Missouri en Usono. Klerecon li akiris en la Warrensberg State Teatchers College. Unue li laboris kiel vendisto, poste li provis fariĝi aktoro, li forvojaĝis ĝis New York, kie li komencis instrui kursojn de interkomunikado por plenkreskuloj en YMCA. En la jaro 1912 naskiĝis mondfama Dale Carnegie Course.
Li estas aŭtoro de kelkaj furorlibroj, ekz. „Kiel akiri geamikojn kaj influi homojn“ kaj „Kiel seniĝi de zorgoj kaj komenci vivi“. Estis eldonite pli ol 50 milionoj da ekzempleroj de libroj de Dale Carnegie en 38 lingvoj.
Dale Carnegie estis siatempe signifa lektoro kaj serĉata konsilanto de mondaj gvidpersonecoj. Li verkis ĵurnalartikolojn kaj li havis sian propran radiodisaŭdigan programon.
Dale Carnegie fondis kompanion, kiu havas hodiaŭ centrojn en pli ol 70 landoj kaj laboras por ĝi ĉirkaŭ tri mil instruistoj.