Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
Ĝermolisto de gravaj irlandaj esperantistoj el la Respubliko de Irlando kaj Nord-Irlando ambaŭ.
A
Jeremy Addis
B
C. P. Blackham
C. P. Blackham estis unu el la plej fruaj esperantistoj en Irlando. Li esperantistiĝis en 1904 kaj ĉeestis la Unuan Kongreson (1905) en Bulonjo-ĉe-Maro.
Frank Burns
Frank BURNS estas/estis Nord-Irlanda Esperantisto. Li vivis en Belfast, kaj vizitis la Dublina Esperanto-Klubo en 1952 kun la Belfasta Esperanto-Klubo.
Pierce Essex O'Brien Butler
Pierce Essex O'Brien BUTLER (1858 – 1954) estis brita-irlanda esperantisto.
C
A. R. Campbell
Li vivis en Nord-Irlando, kaj estis estrarano de la Universala Ligo.
Dermot Clancy
Walter Crawhill
D
Jean Darling
John Dawson
Matthias Derham
Matthias DERHAM (1883-1959) estis irlanda Esperantisto. Li estis en la Irish Volunteers, kaj en prizono de Frongoch en Kimrujo
Fred Douglas
Fred DOUGLAS estis Esperantisto en Irlando. Dum la Unua Granda Milito 1914 – 1918 la Esperanto-movado dormetis, en Irlando kaj aliaj landoj. Fred Douglas, tiama Sekretario de la Dublina Grupo, klopodis por la revivigo de la movado en Dublino post la milito, kaj en 1925 ĝi estis reorganizita de Frank McCormack kaj Mortished kun la helpo de Hugh McNeill kaj S-ro H. Macaulay.
James Douglas
James DOUGLAS estis la plej antikva Esperantisto en Irlando. Li vivas en Glenarm Castle, County Antrim
G
M. H. Gaffney
Patro M. H. GAFFNEY (?-4 aprilo 1942) estis katolika Pastro kaj irlanda esperantisto. Verkisto de The Stories of Padraic Pearse. Li vivis en Sligo.
H
M. Hazlett
S-rino M. HAZLETT estis esperantisto, kiu vivis en la urbo Coleraine de norda Irlando.
Bulmer Hobson
John Bulmer HOBSON (1883 – 1969) estis irlanda Esperantisto, kaj membro de Irish Volunteers kaj Irish Republican Brotherhood (IRB)[1] (Artikulo en Angla)
I
Aaron Irvine
Aaron IRVINE estas brita esperantisto, kiu vivas en la urbo Carrickfergus de norda Irlando. Ekde la 2000-aj jaroj li flegas la ampleksan retejon lingvo.org.
J
Augustus Johnston
Doktoro Augustus Johnston estis irlanda esperantisto. Malfrue, li vivis en Ambleside, Cumberland, Anglujo.
K
Ken Keable
Komunisto Arkivigite je 2018-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
M
Somhairle Mac Aoidh
Somhairle MAC AOIDH estas irlanda esperantisto. Li estas filo de Garbhan MacAoidh kaj Máire Nic Aoidh.
H. Macauley
S-o H. Macauley / Macaulay estis irlanda esperantisto. Dum la Unua Granda Milito 1914 – 1918 la Esperanto-movado dormetis, en Irlando kaj aliaj landoj. Fred Douglas, tiama Sekretario de la Dublina Grupo, klopodis por la revivigo de la movado en Dublino post la milito, kaj en 1925 ĝi estis reorganizita de Frank McCormack kaj Mortished kun la helpo de Hugh McNeill kaj S-ro Macaulay.
H.J. MacDermot
Máire Nic Aoidh
Peadar Macken
Lorcán Macmeanmnáin
Hugh McNeill
Hugh McNEILLestis irlanda esperantisto. Dum la Unua Granda Milito 1914 – 1918 la Esperanto-movado dormetis, en Irlando kaj aliaj landoj. Fred Douglas, tiama Sekretario de la Dublina Grupo, klopodis por la revivigo de la movado en Dublino post la milito, kaj en 1925 ĝi estis reorganizita de Frank McCormack kaj Mortished kun la helpo de Hugh McNeill kaj S-ro Macaulay.
William Mullan
William MULLAN estis Esperantisto kiu vivis en Belfast, Nord-Irlando. En aprilo 1936 oni elektis William Mullan, sekretario de la Esperanto-grupo de St. Paul, Belfasto, al la Nacia Estraro.
Sean Mullarney
John Murray
O
D. Ó hEachaidh
Sr-o D. hEACHAIDH estis irlanda esperantisto. La kvinan de oktobro 1935 oni nomis S-ron D. Ó hEachaidh administanton de la gaela fako de ILKE.
Filip Ó Fathaigh
Filip Ó Fathaigh aŭ Filipo Ó Fathaigh estas irlanda esperantisto, kiu vivas en Londono, Anglujo.
Risteárd Ó Glaisne
Risteárd Ó GLAISNE estas Esperantisto kaj verkisto de la irlanda lingvo
Daithí Ó hÉalaithe
Daithí Ó hÉALAITHE/David Healy estas irlanda Esperantisto kaj politikisto de Verda Partio en Fingal. Li estas de duonjaro urbestro de Fingal (2020)[2], unu el la kvar municipoj kiuj konsistigas Dublinon[2]. La municipa konsilio havas 40 membrojn el 7 partioj (kaj kelkaj membroj ne apartenas al ajna partio)[3]
T.W. O' Leary
Thomas W. O' Leary (1868-1950) estis irlanda Esperantisto. Malfrue, li vivis en Anglujo en Liverpool kaj Manchester.
Breandán Ó Mearáin
P J O'Reilly/Pat O'Reilly
P
Stanley Lane-Poole
Prof-o Stanley Edward Lane Poole estis angla Esperantisto ki vivis en Dublino Artikulo en Angla
R
J. M. Rae
Frank Riley
S
Trevor Sargent
Trevor SARGENT [ Sarĝunt ] (1960 -) estas irlanda Esperantisto kaj politikisto de Verda Partio (TD de Dublin North). Li parolas Esperanton kaj la irlandan.
E. A. A. Stonely
Dr-o E. A. A. Stonely estis Nord-Irlanda Esperantisto. Li estis VicPrezidanto de la Belfasta Esperanto-Grupo, kiun li fondis post la dua mondmilito. Li esperantistiĝis en 1938, instruis kursojn kaj multe propagandis.
W
M. J. Waldron
M.J. WALDRON estis irlanda Esperantisto, kiu vivis en Ballyhaunis/Béal Átha hAmhnais, Co. Mayo. Li skribis en la Connaught Telegraph
Robert Boyd White
Robert Boyd White SCH TCD estis irlanda esperantisto. Kun la helpo de Edmund Edward Fournier d'Albe li tradukis en Esperanton Eachtra Laoghaire Mhic Criomhtain go Maigh Meall (La Vizito de Laoghaire, filo de Criomhtain, al la Kampo de l’ Ĝojo), antikvan irlandan rakonton el La Libro de Lismore. M. H. Gill & Son Ltd., Dublino, publikigis ĝin ĉirkaŭ 1907.
Rev. G. R. Wynne
Pastro George Robert WYNNE (1838–1912) estis pioniro de Esperanto en Irlando kaj propagandisto. Li estis pastro de la paroko de Sankta Mikaelo en Limerick. Li estris patro de Gladys Wynne artikulo en Angla
Gladys Wynne
Gladys WYNNE (1876 – 24 Marto 1968) estis irlanda esperantisto kaj pejzaĝisto. Ŝi vivis en Glendalough. (artikolo en angla)
Bibliografio
- (1 March 1995) Irish watercolors and drawings: works on paper c. 1600-1914. Abrams. ISBN 978-0-8109-3466-5.
- Douglas Hyde Gallery. (1987) Irish women artists: from the eighteenth century to the present day. National Gallery of Ireland. ISBN 978-0-907660-22-4.
Referencoj
- ↑ D.J. Hickey & J. E. Doherty, A New Dictionary of Irish History from 1800, pp. 206-07, Gill & Macmillan, 2003; (ISBN 0-7171-2521-1)
- 1 2 (eo) Robert Nielsen, Esperantista urbestro volas verdigi la municipon, Libera Folio, la 30-an de novembro 2020.
- ↑ (en)