Dairbhre | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Atlantika oceano | |
Geografia situo | 51° 54′ N, 10° 22′ U (mapo)51.9-10.366666666667266Koordinatoj: 51° 54′ N, 10° 22′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 11 km | |
Areo | 26,306 km² | |
Plej alta loko | 266 m | |
Dairbhre aŭ Oileán Dairbhre angle Valentia Island estas la plej okcidenta insulo de Eŭropo kiu estas loĝata. Ĝi situas en la sudokcidento de la Irlanda graflando Kerry. Sur ĝi loĝas 665 homoj (stato 2011). Kun la irlanda ĉefa insulo Dairbhre estas ligita trans ponto al Portmagee. Krome ekzistas inter aprilo kaj septembro pramo de Reenard Point al Baile an Ridire, la plej grava urbo sur la insulo. La insulo longas 11 km kaj larĝas 3 km.
Ringstrato ligas la lokojn de la insulo. La norda pli alte situanta ŝoseo iras al la prahistoriaj monumentoj de la insulo (menhiroj, ogamoŝtonoj kaj kojnotomboj).
La ĝardeno de Glanleam domo
En la nordoriento de la insulo troviĝas la „Glanleam House“, en kies ĝardeno multaj subtropikaj plantoj kreskas. Per zono da arboj kaj montoj protektita tiu ĝardeno havas la plej mildan mikroklimaton de tuta Irlando. En la 1830a jaroj Sir Peter George Fitzgerald, la 19a Kavaliro de Kerry (1808–1880), komencis planti la ĝardenon.
Groto de Maria
Plia allogaĵo estas la groto de Maria en iama ŝtonrompejo. El tiu ŝtonrompejo oni gajnas la ardezon por la brita palaco de Westminster.
Transatlantika kablo
La insulo estas la plej orienta fina punkto de la unua Transatlantika kablo, kiu estis instalita inter 1857 kaj 1866. Ĝi estis uzata ĝis 1966. La kablo ligis Dairbhre kaj Trinity Bay en Novtero.
Eksteraj ligiloj
- Valentia Island Arkivigite je 2005-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Urzeitliche Fußspuren Arkivigite je 2013-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.go2kerry.de/Valentia.html