Daifuku (japane: 大福, «granda bonŝanco») estas japana dolĉaĵo, el moĉio (餅, mochi) enhavanta ekzemple paston el dolĉaj azuki-faboj, nomita anko (japane: 餡こ). La plej multaj daifuku estas kovritaj maldike de kinako (faba faruno).
Specoj
La plej komunaj specoj enhavas ruĝan paston (赤餡, aka-an) aŭ verdan (うぐいす餡, uguisu-an). Aliaj enhavas fruktojn, ekzemple fragojn (ichigo daifuku) aŭ miksaĵon el faboj kaj fruktopecoj.
- Yomogi daifuku (蓬大福), «artemizia daifuku», farita kun herba moĉio (草餅 kusa mochi), moĉio el komuna artemizio.
- Ichigo daifuku (イチゴ大福), «fraga daifuku», nova inventaĵo enhavanta tutan fragon.
- Yukimi daifuku (雪見だいふく), «neĝa daifuku», estas glaciaĵo de daifuku, kiu estas pakita per maldika moĉi-tavolo. Tio estas kreita de Lotte.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.