Dahod | |||
---|---|---|---|
| |||
setlejo • urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 389151 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 79 185 (2001) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 31′ N, 74° 9′ O (mapo)22.5274.15Koordinatoj: 22° 31′ N, 74° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 279 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Averto! La plej malsupra mapo prezentas Dahod en falsa loko! Fakte sude de la urbo ĉelime.
Dahod aŭ Dohad, laŭ guĝarata lingvo દાહોદ, laŭ hindia lingvo दाहोद, estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en orienta parto de subŝtato Guĝarato, en la samnomo distrikto, kie Dahod estas ties sidejo. La loknomo signifas: "du limoj", ĉar la urbego kuŝas proksime al limo de Madja-Pradeŝo. Dahod estas modelurbo, ĉar ĝi estis elektita kiel unu el la cent barataj inteligentaj urboj.
Demografio
Dahod havis populacion de 159 326 en 2021 kun legopovo de 84%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
Dahod situas laŭ bordoj de rivero en alteco 279 m. Godhra troviĝas 66, Bansvara 81, Vadodara 125, Anand 136, Nagda 137, Nadiad 144, Indaur 165, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 169, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 171, Mumbajo 456, tutlanda ĉefurbo Delhio 709, Kolkato 1448 kilometrojn (aere) .
Historio
Mogola imperiestro Aŭrangzebo naskiĝis en fortikaĵo de Dahod en 1618. Dum la regado li laŭdire ordonis al siaj ministroj fari favorojn al Dahod.
Lingvoj
En Dahod la oficiala lingvo estas la guĝarata.
Religioj
En Dahod plejparto de la populacio estas hinduoj (65%), muslimoj (20%), iomete ĝainistoj (preskaŭ 4%) kaj aliaj.
Eduko
En Dahod la instruado okazas en baz- kaj mezlernejoj.
Klimato
Dahod havas musonan kaj sekan sezonojn. Jare pluvas 755 mm. Inter junio-septembro pro la musonoj pli ofte pluvas, inter decemmbro-aprilo apenaŭ aŭ neniam pluvas. La averaĝa temperaturo ŝanĝas 19-33 °C.
Trafiko
Dahod havas trairan fervojan linion. Kvin vojoj kuras al la urbego el ĉiuj direktoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Vadodara.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj
Fontoj
- WikiTrans