Dagmar Pecková | |
---|---|
Dagmar Pecková en la jaro 2014 | |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1961 (63-jaraĝa) en Chrudim |
Retejo | www.dagmarpeckova.com |
Persona informo | |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Alma mater | Praga konservatorio |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.dagmarpeckova.com/ |
Dagmar Pecková (naskiĝis la 4-an de aprilo 1961 en Medlešice ĉe Chrudim) estas ĉeĥa kaj internacie aprezata operkantistino, mezosopranistino.
Jam dum sia studado en Praga Konservatorio ŝi estis opereta solistino en Pilseno kaj en Muzika teatro en Karlín (Prago). Post dujara studado en Dresdeno en 1987 ŝi estis akceptita kiel solistino de la Saksa Ŝtatoperejo (Semperoperejo) en Dresdeno, unu jaron pli poste ŝi fariĝis solistino de Ŝtatoperejo en Berlino. Krome ŝi prezentiĝis en aliaj mondaj operscenejoj (Stutgarto, Ĝenevo, Munkeno, San Francisco, Parizo, Barcelono k.a.) kaj en londona reĝa operejo en Covent Garden. Ŝi koncertis en Vieno, Madrido, Londono, Tokio, Zuriko, Montrealo, Moskvo kaj multaj aliaj urboj; ŝi kantis ankaŭ en novjorka Carnegie Hall. Ŝi partoprenis en internaciaj muzikfestivaloj en Bregenz, Salzburgo, Prago, Edinburgo kaj Sankta Sebastiano.
Ŝi ofte kunlaboras kun orkestro Ĉeĥa filharmonio (Jiří Bělohlávek, Sir Charles Mackerras, Richard Hickox, Libor Pešek k.a.), kun kiu ŝi realigis turneon en Japanio, Suda Koreio kaj Honkongo.
Al ŝiaj plej elstaraj registraĵoj apartenas KD kun arioj de Gustav Mahler kaj Wolfgango Amadeo Mozart.
En 1995 estis nomita laŭ ŝi asteroido 18460 Pecková. En 1999 ŝi ricevis premion de Thalia en fako de opero pro la rolo Carmen en Nacia Teatro en Prago.
Nuntempe ŝi vivas en Heuweiler (Germanio) kun sia edzo, germana muzikisto Klaus Schiesser. Ŝi havas du gefilojn, filon Theodor, kies patro estas violonĉelisto Aleš Kaspřík, kaj el la nuntempa geedziĝo naskiĝintan filinon Dorothea. Ŝia unua edzo estis ĵurnalisto Jiří Vejvoda.
Eksteraj ligiloj
Muzikaj videoregistraĵoj
- Dagmar Pecková kaj Kamerfilharmonio Pardubice Solena koncerto en Chrudim la 4-an de aprilo omaĝe al kvindeka naskiĝdatreveno de la artistino
- Ario de Sorĉistino el la opero „Najado“ de Antonín Dvořák
- „Kantoj de mortaj infanoj“ de Gustav Mahler
- Ario „Parto, parto“ el la opero de W.A.Mozart „La clemenza di Tito“
- Ario de Eliza Doolittle „Mi volus danci nur“ el la muzikalo de F. Loewe „My Fair Lady“