Daade | |
---|---|
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato; Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 16,0 km |
Fluo | |
Fonto | proksime al la monto Stegskopf en la mezmontaro Westerwald“ (supre de Emmerzhausen) |
- Alteco super marnivelo | 574 m |
Enfluejo | oriente de Alsdorf en la Heller (rivero) |
- Alteco | 196 m |
Geografio | |
La rivero Daade (aŭ Daadenbach) havas longecon de 16,027 km kaj akvokolektan basenon de 53,28 km²[1] Ĝi estas la plej granda flankrivero de la Heller kaj fluas en la okcidento de la suda Hellerbergland tra la distrikto en la nordoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Rivervojo
La Daade fontas proksime de la 654 m alta Stegskopf, kiu troviĝas supre de Emmerzhausen. La fonto de la rojo estas nomata „Sonnenscheinsbörnchen“ (fonteto de suna brilo). La fonto troviĝas en la sekura zono de la trupekzercejo Daaden. Nur eblas viziti la fonton kunspeciala permeso.
La Daade fluas preskaŭ nu en nordokcidenta direkto kaj enfluas post nur unu km en la mmezmontaron Hellerbergland. De la urbeto la rojo fluasparalele al la fervoja linio Daadetalbahn. La Daade enbuŝiĝas rande de Alsdorf en la Heller, kiu alfluas nordokcidente de Betzdorf en la riveron Sieg.
Vilaĝoj kaj urbetoj ĉe la Daade
- Emmerzhausen
- Daaden (plej granda loko ĉe Daade)
- Biersdorf (urboparto de Daaden)
- Niederdreisbach
- Schutzbach
- Alsdorf
Alfluantoj
La alfluantoj de la Daade estas (de la fonto al la buŝo):
- Derscherbach (maldekstre, 3,9 km, 9,3 km²) (germana akveja kodo 272282)
- Birenbach (rechts, 2,0 km, 2,3 km²) (germana akveja kodo 2722832)
- Friedewalderbach (maldekstrelinks, 4,9 km, 8,1 km²) (germana akveja kodo 272284)
- Dreisbach (maldekstrelinks, 5,6 km, 8,4 km²) (germana akveja kodo 272286)
- Schutzbach (maldekstrelinks, 3,1 km, 3,6 km²) (germana akveja kodo 272288)
Eksteraj ligiloj
- Touristik-Information: Grubenwanderweg Arkivigite je 2015-08-07 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 232 kB) „Vom Erz zum Eisen im Tal der Daade und Heller“
- 20070928162949 Arkivigite je 2007-09-28 per Archive.today Daade Quelle „Sonnenscheins – Börnchen“
Referencoj
- ↑ Verzeichnis der Fließgewässer Niederrhein (PDF; 126 kB)