Daĉo[1] (de ruse дача, daĉa aŭskultu) estas rusa vorto por ĝardena aŭ semajnfina domo, kutime ekster la metropoloj en apudaj kamparanaj regionoj sur relative granda tereno uzata por libertempa ĝardenado kaj ripozado.
Daĉo estas nur parttempe loĝata de urbanoj, kiuj foriras de urba bruo, troloĝiteco kaj manko de naturo. La koncepto kaj vorto de la rusa penetris ankaŭ ekzemple la germanan.
Notoj
- ↑ Erich-Dieter Krause. Granda Vortaro Esperanto-Germana. Hamburg: Buske 1999.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.