DCMI
normiga organizaĵo
Lando(j) Singapuro Usono vd
Membro de Wikibase Stakeholder Group vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo private company limited by guarantee

DCMI (mallongigo por angle Dublin Core Metadata Initiative) estas organizaĵo, kiu zorgas pri la disvastigo de meta-datenaj normoj kaj disvolvigo de specialaj meta-datenaj vortaroj por priskribo de rimedfontoj (resursoj), kiuj ebligas uzon de pli inteligentaj informaj sistemoj de eltrovaĵo.

DMCI volas peri inter diversaj meta-datenaj kadroj kaj tiucele proponas propran kadron pri resursaj meta-datenoj. Jena tabelo donas ekzemplojn de tiaj datenoj el la katalogo de DMCI (la nomoj de la datenoj venas el la angla lingvo):

titletitolo nomo donita al la resurso
creatorkreinto, kiu unuavice respondecas pri la kreado de la enhavo de la resurso
subjecttemo de la resursa enhavo
descriptionpriskribo de la enhavo de la resurso; tio povas esti resumo, enhavtabelo, bildo ktp.
publishereldoninto, kiu publike disponigas la resurson

La retpaĝa lingvo HTML ofertas propran mekanismon por doni meta-datenojn; ĝi uzas la prefiksojn "DC" aŭ "DCTERMS", ekzemple:

 <meta name="DC.publisher" value="Vikipedio">

Vidu ankaŭ

OLAC

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.