Dúzs [dUĵ] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási. La loknomo ne havas sencon en la hungara.

Blazono de Dúzs

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Dombóvár. La lasta troviĝas 27, Tamási 22, Bonyhád 29 km-ojn for.

Historio

Dúzs estis neloĝata ĝis 1730, baldaŭe germanoj alvenis. En 1929 en la proksimeco oni pafis imponan cervon kun kornobranĉaĵo de 214 punktoj laŭ Nadler. Nuntempe granda parto de la loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo. En Dúzs migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.