Döbrönte [dobronte] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Pápa.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 260
- Poŝtkodo: 8597
- Telefonprefikso: 89
Situo
Döbrönte situas en valo apud montaro Bakony, fine de sakovojo. Pápa troviĝas 15, Veszprém (urbo) 50 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el 1330 en formo Devrente. La apuda fortikaĵo nomata Szarvaskő [sarvaŝkO] konstruiĝis en 1374. En la 16-a jarcento la vilaĝo kaj la fortikaĵo forlasiĝis. En la 1760-aj jaroj hungaroj kaj germanoj refondis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio. En 1955 kolĥozo formiĝis.
En Döbrönte migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.